Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1509-a E_elsendo el la 30.10.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ ni prezentas la 2-an parton de la intervjuo, kiun al nia redakcio donis Nicola Ruggiero, E-literaturisto, plurfoja gajninto en la Belartaj Konkursoj de UEA. Hodiaŭ ni referencas al lia verkado kaj krome konsideras la demandon pri la literatura kreemo de E-parolantoj kaj la rolon de la Akademio Literatura de Esperanto.
• Hodiaŭ ni elstarigas aparte la atributan al Jean-Marc Leclercq, vaste konata kiel jOmO, FAME-premion. La solenaĵo okazis la 24-an de oktobro en Aalen, Germanio. Krom gratuloj ni prezentas fragmente lian kanton „Nur gravas la amo” el lia elektronika disko „jOmO popumas” eldonita de Vinilkosmo.
• En aktualaĵoj ni informas pri 3D-modeloj de historiaj objektoj el la Malnova Powązki-tombejo en Varsovio kaj pri la iom surpriza listigo de la plej elstaraj pentraĵoj de la mondo fare de la franca „Le Figaro”.
• La akompana foto prezentas detalon el la varsovia nekropolo Powązki. Aŭtoras ĝin Aw58, licenco: CC BY-SA 3.0 pl.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

