Loĝantoj de Vroclavo – en okcidenta Pollando – kaj vizitantoj de la urbo havas la apartan okazon – eĉ ĝis la 15-a de novembro nunjare – rigardi pentraĵojn de unu el la plej elstaraj reprezentantoj de la naiva pentroarto. La ekspozicio „Nikifor – fenomeno de originala talento” funkcias en la urba Arkidioceza Muzeo. Ĝi prezentas bildojn el la privata kolekto de deputito Robert Dowhan. Kompletigas ĝin dokumentaj fotoj, kiuj proksimigas la silueton kaj la kreadon de la artisto.
La organizantoj de la ekspozicio donas la atenton same al la eksterordinara skalo de la arta heredaĵo de Nikifor, kiu kalkuliĝas je kelkdek mil pentraĵoj, kiel ankaŭ al la malfacilaj kondiĉoj, en kiuj ili kreiĝis. Nikifor kreis en preskaŭ kompleta soleco, spertante la socian rifuzon, vivante en ekstrema mizero.
Kiel atentigis dum la ekspoziciinaŭguro arkiepiskopo Józef Kupny, kvankam pere de sia arto la artisto transdonas proprajn spertojn kaj travivaĵojn, tamen definitiva senco de la verko kreiĝas dum renkontiĝo kun publiko.

El la elsendo 25.10.2026. Legas Maciek – 01′ 12″

Ludu