Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1502-a E_elsendo el la 25.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ post kelka paŭzo ni denove invitas vin konatiĝi kun interesa polo, geologo, kiu meritiĝis por Nederlando, Indonezio kaj Pollando, prof. Józef Zwierzycki, kiu eĉ dum 24 jaroj faris esplorojn en la Nederlanda Hindio, la nuna Indonezio;
• Post elektitaj historiaj datoj ni proponas kulturkronikajn informojn. Hodiaŭ temas interesa ekspozicio pretigata en Varsovio lige kun la 800-a mortodatreveno de s-ta Francisko; pri restaŭro de la historia pavilono en la somera rezidejo Branicki-familio apud Bjalistoko; pri impona kolektista donaco de kelkdek horloĝoj por la muzeo en Wilanów;
• En la E-komunuma segmento ni informas pri la nunjara eldono de la tradukkonkurso Lucija Borčić, por kiu konkursaĵojn necesas sendi ĝis la 10-a de oktobro (hes.keu@gmail.com); pri la lanĉo de la dumviva membreco en la Societo Zamenhof (uea.org/gk/1325a1);
• Hodiaŭ ni komune aŭskultas fragmenton de la kanto de Feri Floro „Mi rakontas”; La foto prezentas la Nederlandan Hindion, en kiu dum 24 jaroj laboris la heroo de nia felietono. (Clockwork Orange z niderlandzkiej Wikipedii ) CC BY-SA 3.0
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
.

