La Nacia Muzeo en Lublino solenanta nunjare sian 120-jariĝon estas unu el la plej grandaj muzeoj en la orienta Pollando. Kreita laŭ la iniciato de elstara etnografo kaj lingvisto, Hieronim Łopociński prezentas historiajn objektojn el diversaj branĉoj kiel ekzemple. arto, arkeologio, numismatiko, militakcesoraĵoj, etnografio kaj literaturo. Ĝi havas kvin filiojn en Lublino mem kaj du eksterajn en Kraśnik kaj Nałęczów.
Aktuale en la Muzeo ĝis la 27-a de septembro eblas rigardi preskaŭ 600 japanajn eksponaĵojn en la ekspozicio „La epoko de Samurajoj”. Inspiris ĝin du japanaj samurajaj glavoj el Edo- epoko, kiuj estis registritaj inter la muzeaj kolektoj. La epokon de samurajoj ilustras la menciitaj glavoj, elementoj de samuraja ekipaĵaro, artmetiaĵoj kaj kolekto de japanaj lignogravuraĵoj. Inter la eksponaĵoj troviĝas unuafoje prezentataj objektoj el la kolekto de Peter Janssen el la Samuraja Muzeo en Berlino kaj el aliaj muzeaj centroj en Pollando.
Pasintjare la Nacian Muzeon en Lublino vizitis pli ol 500 mil personoj kaj unu el la plej popularaj estis ekspozicio dediĉita al la kreado de virinoj, entute 133 artistinoj. En 2022 Lublino prezentis la unuan en Pollando ekspozicion dediĉitan al la vivo kaj kreado de unu el la plej elstaraj poldevenaj artistinoj, Tamara Łempicka. Ekde 2023 la Nacia Muzeo en Lublino prezentas ekspozicion dediĉitan al Łempicka kun ŝiaj tolaĵoj speciale aĉetitaj por la muzea kolekto.
El la elsendo 15.09.20l26. Legas Gabi – 02′ 18″
