Ekde la 1-a de septembro dum la tuta semajno en la Eŭropa Parlamento estis rigardebla ekspozicio dediĉita al la rabitaj de germanoj, en la daŭro de la 2-a mondmilito, polaj artverkoj. La ekspozicio estis lanĉita en la 87-a datreveno de la germana atako kontraŭ Pollando, kio komencis la militon.
Dum ĝi el Pollando estis forveturigitaj pli ol 500 mil dokumentitaj artverkoj kaj aliaj kulturhavaĵoj, kiuj ĝis nun ne revenis al la lando. La ekspozicio organizita laŭ iniciatoj de la polaj eŭrodeputitoj Arkadiusz Mularczyk kaj Jacek Ozdoba reliefigis la skalon de la rabado kaj detruao de la pola kulturheredaĵo. On prezentis specimene kelkdek artverkojn, kiuj neniam postmilite revenis al Pollando.
El la elsendo 05.09.2026. Legas Maciek – 0′ 50″






