Arkeologoj el la Universitato de Vroclavo (la suda Pollando) kaj el la Pola Sciencakademio inaŭguris regulan esploradon sur la tereno de la Nacia Parko Serengeti en Tanzanio. Dum du monatoj – sur la terenoj agnoskitaj kiel la lulilo de la homaro – ili serĉas i.a. spurojn de la setliĝado de la unuaj homoj kaj iliajn rilatojn kun la animala mondo. Antaŭ du jaroj, dum mallonga enkonduka esplorvizito, la polaj arkeologoj identigis 30 esplorterenojn interesajn laŭ la arkeologia vidpunkto kaj konatiĝis kun multaj aliaj, pri kiuj estas sciate, ke ili povas havi arkeologian valoron.
La Tanzania Nacia Parko Serengeti estas la plej granda en la mondo protektita tereno agnoskita kiel la lulilo de la homaro, sur kiu estis retrovitaj spuroj de la homa ĉeesto de antaŭ 2,6 ĝis 1,7 milionoj da jaroj.
La dumonataj polaj arkeologiaj esploroj okazas sub la gvido de profesorino Marta Osypińska. La misio estas realigata kunlabore kun la Instituto pri Arkeologio kaj Etnologio de la Pola Sciencakademio, la tanzania Esplorinstituto pri la Sovaĝa Naturo kaj Tanzaniaj Naciaj Parkoj. Krom poloj la esploradon partoprenas sciencistoj el Ĉeĥio kaj la tanzania universitato de Daresalamo.
La ekspedicio celas spuri la postlasaĵojn pri la homa setlado kaj rekrei la historion de la reciprokaj rilatoj inter la homoj, bestoj kaj la medio. La esploroj okazas sur la plej riĉa biologie tersurfaco kun la plej granda koncentriĝo de la tn. „biomaso” je unu kvadrata kilometro. Tio signifas laboron inter milionmembraj gregoj de gnuoj kaj zebroj, inter la moviĝantaj familioj de elefantoj, pavianoj, proksime al hipopotamoj en rivero kaj ĉie- ĉeestaj rabobestoj kiel hienoj, leopardoj kaj unuavice leonoj.
El la elsendo 27.07.2026. Legis Barbara – 02’42”





