Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1489-a E_elsendo el la 01.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Nia sonraporto pri la 111-a UK en Graz, Aŭstrio enhavas sondokumentojn el la unua parto de la Solena Inaŭguro. Bonvenigan saluton de la prezidanto de LKK, Ewald Schick. La mesaĝon de Margareta Zaleski-Zamenhof lige kun la kongreso kaj ĝia temo „Volontulado en la servo al daŭripova evoluigo”. Tiun temon proksimigas la reĝisoro de la kongresa temo, Boris Michael Mandirola. Plia sonsceno rilatas al la omaĝo al mortintaj lastatempe esperantistoj. Ni informas pri novaj Honoraj Membroj de UEA. En la fino aŭdiĝas la Kongresa Parolado de UEA-prezidanto, Fernando Maia. Per lia solena deklaro pri la malfermo de la 111-a Universala Kongreso en Graz, Aŭstrio finiĝas nia dimanĉa raporto. Pliaj sonscenoj, kiel salutoj de organizaĵoj kaj instancoj aŭdiĝos en niaj raportoj;
• La foto akompananta la programinformon prezentas la scenon pri la komuna kantado de la himno en la fno de la Solena Inaŭguro de la 111-a UK;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003.






