Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1487-a E_elsendo el la 31.07.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ ni prezentas sonscenan raporton pri la dua kaj la lasta tago de la 1-a Virina Kongreso de UEA en Graz, Aŭstrio.
En ĝi pri elektitaj programeroj ni interparolas kun iuj el la partoprenantinoj de la kongreso, kiuj interparoloj bone spegulas kelkajn facetojn de la kongreslaboroj. Temas pri tiaj programeroj, kiel la prelego kaj la sekva diskuto pri la prelego de Sean O’Rian „Virinoj en kelta Irlando” kaj la prelego de Mireille Grosjean „Esti virino”. Ruth Kavess-Cohen proksimigas la enhavon de sia prelego pri „Georgia O’Keefe kaj Alma Thomas: du usonaj pentristinoj de la 20-a jarcento”. Anna Loewenstein, reference al malnova tempo de la virina E-aktivado, rakontas pri la okazinta jam ĵaŭde enkonduka sesio al la vendreda laboro en grupoj, dediĉita al la publika parolado. La vendredan raporton finas la kantita versio de la „Himno de virino” el la solena fermo de la kongreso.
• La akompana al la programinformo foto rilatas al la disdono de diplomoj al ĉiuj prelegantinoj, kontribuintaj al la kongresa programo, kiu okazis dum la kongresa fermo. Ĝi prezentas Mireille Grosjean en momento de la diplomtranspreno.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003;






