Pollando aliĝas al tiuj ŝtatoj, kiuj en kompleksa maniero protektas sian kulturan heredaĵon pere de ciferecigado kaj plurjara arkivado. Fine de februaro la ciferecigitaj kopioj de Chopin-manuskriptoj kaj ankaŭ liaj korespondaĵoj disponigitaj de la varsovia Chopin-Instituto estis transdonitaj al la Monda Arkta Arkivo, difinata ankaŭ kiel Biblioteko de la Mondofino. Tio estis jam la dua depono el Pollando.
La funkcianta ekde 2017 Arctic World Archive / Arkta Monda Arkivo troviĝas en la loko Longyearbyen ĉe la norvega arkipelago Svalbard. Tio estas malfunkcianta karbominejo, troviĝanta profunde sub la tero, en kiu regas konstantaj klimataj kondiĉoj, pro tio ĝi estas ideala loko por protekti kulturhavaĵojn. Baze de Spicberga Traktato el 1920 la norvega arkipelago estis agnoskita de ĝiaj sigelintoj kiel la senmilitarigita zono, kaj ebligas al ili utiligi la naturprovizojn de la arkipelago kaj gvidi tie sciencajn esplorojn. La signifo de la Arkta Arkivo estas nesubtaksebla en la kunteksto de la aktualaj geopolitikaj perturboj.
La unua pola depono estis transdonita al la Arkta Arkivo en 2024. Ĝi enhavis ciferecigitajn kopiojn de aliaj muzikaj manuskriptoj de Frederiko Chopin, inkluzive de liaj aŭtografoj el la Chopin-Muzeo en Varsovio. En 2026 krom la jam menciita en la komenco depono de la Chopin-Instituto al la pola breto en la Arkta Arkivo estis transdonitaj ciferecigitaj kopioj de muzikaj manuskriptoj kaj presaĵoj el elektitaj polaj bibliotekoj, arkivoj kaj muzeoj, do la plej valoraj provizoj de la polaj muzikaj bibliotekoj.
La deponaĵoj estas registritaj kun la uzo de teknologio Piql servanta por longdaŭra kaj enorme firma arkivigado de ciferecigitaj informoj sur fizika materialo, speciala teknika bendo. Tiu teknologio ebligas en konstantaj kondiĉoj protekti la datumojn eĉ pli ol unu mil jarojn.
La polaj materialoj kreiĝis kadre de la projekto subvenciita de la Unio „Pola muzika kulturo en la eŭropa perspektivo – fontoj kaj kuntekstoj”.
El la elsendo 15.03.2026. Legas Maciek – 02′ 32″





