Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1458-a E_elsendo el la 10.03.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• En nia komenca kulturkroniko – tuj post la kalendarfolia retrorigardo – vi aŭdas pri la partopreno de Pollando en la 62-a Artbienalo en Venecio, pri retrovita manuskripto de s-ta Aŭgusteno el la Biblioteko en Vroclavo, pri la nunjara eldono de la festivalo Novaj Epifanioj.
• En la E-komuna segmento aŭdiĝas la porokaza mesaĝo de UEA lige kun la Internacia Tago de Virinoj, Ni informas pri la malfermita periodo por aliĝado al E-ekzamenoj de UNED, Ni memorigas la literaturan konkurson de IKUE, teme ligitan kun la Karesmo.
• Fine aŭdiĝas nia dialoga programero kun la aŭskultantoj Leterkesto, en kiu i.a. ni reagas je buntaj reagoj lige kun la intervjuo donita al la redakcio fare de prof. Tida kiu donis intervjuon al la redakcio.
• Nian programinformon akompanas foto de la historia kovrilpaĝo de „Konfesoj de s-ta Aŭgusteno” el la unua eldono de la teksto. Muzike akompanas nin Remigiusz Kossakowski per sia kanzono pri tio, ke la plej belaj estas esperantistinoj. Fine aŭdiĝas la muzika versio de „La vojo” de Ludoviko Zamenhof por la muziko de Nobukuni Hirosi, kiun kantas Ikuko KIYAGAWA. La citita fragmenta registraĵo devenas el la jutuba kanalo de Tida Syuntaroo el 2013.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.






