En la Maria-Baziliko en Gdansko jarfine estis prezentita la restaŭrita 555-jara astronomia horloĝo. La objekto, opiniata kiel unu el la plej valoraj ekzemploj de la mezepoka tekniko, post plurjaraj konservistaj laboroj denove povas funkcii.
La horloĝo estis konstruita en 1470 kaj altas 14 metrojn. Ĝi konsistas el tri partoj – kalendario, planetario kaj moviĝantaj figuroj, la t.n. figurteatro. Dum 6 jaroj pri ĝia konstruo laboris Hans Düringer el Toruno (la norda Pollando). Ekde la komenco ĝi estis pli ol horloĝo. Ĝi elmontradis ekleziajn festojn, liturgiajn periodojn, lunfazojn, situon de planedoj kaj eĉ impostajn limdatojn.
La horloĝo konsistas el tri facoj. La plej granda enhavas 3005 datenojn validajn por la jaroj 1463-1538. Du malpli grandaj facoj ebligis kalkuli datumojn bezonajn por konstrui la liturgian kalendaron, aktualigi la grandan facon por 76 jaroj. Ili ebligis difini datojn de moviĝantaj festoj. En la centro de la kalendaro troviĝas la figuro de Maria kun Di-Infaneto ĉirkaŭita de radianta gloro. La tuton ĉirkaŭas kadro kun kvar figuroj simbolantaj la tempopason.
Dum la 2-a mondmilito en 1944 la astronomia horloĝo estis protekte kaŝita kontraŭ detruo kaj revenis al Gdansko postmilite. La rekonstrulaboroj daŭris inter 1987 kaj 1990. Tiam pli ol 80 procentoj de ĝiaj konstruelementoj konserviĝis en la originala formo. Pliaj konservistaj laboroj okazis en la jaroj 2005-2025. Aktuale en la mekanismo funkcias unusola rado el la origina astronomia kalendaro kun 365 dentoj.
La astronomia horloĝo en la Baziliko de Sankta Maria estas la plej grava teknologia monumento en Gdansko kaj unu el la plej valoraj ĉi-specaj objektoj en Pollando.
El la elsendo 15.02.2026. Legas Gabi – 02′ 48″





