Studentoj de la Vroclava Politekniko kreis novecan, multfunkcian ŝpurveturilon. Ĝi pezas malpli ol 200 kilogramojn kaj atingas la maksimuman rapidecon de ĉirkaŭ 40 kilometroj por horo. Studentoj de la Fakultato de Mekanika Inĝenierarto (Mekatroniko) konstruintaj la veturilon nomis ĝin per latina (sed samtempe esperanta) vorto Bufo.
Bufo estas prototipa veturilo, kaj ĝia plena versio estos pli detale prilaborita rilate al mekaniko, elektroniko kaj modulareco. Ĝi estas kovrita per lado, kaj kelkaj el ĝiaj partoj, inkluzive de la ŝpuroj kaj mova rado, estis fabrikitaj per 3D-presteknologio. Oni celis, ke ĉiuj ĝiaj partoj estu daŭraj, tamen ankaŭ facile anstataŭigeblaj, kaj ke la veturilo estu riparebla en ĉiuj kondiĉoj sen la uzo de speciala ekipaĵo. Krome, la malalta pezo ebligas al Bufo facilan transporton al la celloko kaj sufiĉe longan funkciadoperiodon. La projektistoj strebas, ke la fina versio, ekipita per litio-jonaj baterioj, povu veturi ĉirkaŭ 100 kilometrojn.
La veturilo Bufo aktuale estas radioregata, sed estontece oni planas uzi satelitan kontrolon kun parta aŭtonomeco bazita sur artefarita intelekto kaj kameraa bildoprilaborado.
Dank’ al modula projekto, la veturilo povas plenumi diversajn funkciojn. Ekzemple, en la kunteksto de militaj aplikoj, konsiderante, ke nuntempe dronoj estas la plej granda minaco por soldatoj, oni prilaboris projekton de fermita kupolo, ŝirmanta la evakuatan vunditon. Krome, Bufo havas ankaŭ specialan modulon por stoki municion kaj transporti provizojn aŭ armilojn pezantajn ĝis kelkcent kilogramojn.
Aldone, oni planas konstrui fajroestingan modulon baziĝantan sur teknologio de estingado de fajro per fajro, kio signifas kontrolitan bruligadon de specifa areo, tiel kreante baron kontraŭ alvenanta fajro. Tiuspeca solvo estas uzata por kontrŭbatali grandskalajn incendiojn, ekzemple en arbaroj.
Menciendas, ke la veturilo estis prezentita dum la konferenco “Made in Wro” kaj la ĉi-jara Internacia Ekspozicio pri Defenda Industrio en Kielce (en la centra Pollando). La inventintoj de Bufo jam planas prilabori novan version de la veturilo kun plata tegmento (ebligonta pli facilan kaj rapidan anstataŭigon de moduloj), modifita suspensio, kaj ŝanĝita formo de la reloj, kio plibonigos la stabilecon de la strukturo kaj plifaciligos la trairadon de obstakloj.
El la elsendo 30.01.2026. Legas Maciek – 03′ 06″





