Sciencaj informoj

Ebla malkovro de malluma materio

Enretigita de: | Nov 30, 2025 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Verŝajne plimulto el ni aŭdis ĉe iu okazo la difinon malluma materio, kio dum jardekoj estis same por esploristoj, des pli por ordinara homo, mistero. La hipotezon pri ĝia ekzisto lanĉis svisa astronomo Fritz Zwicky. En 1933 observante galaksiojn moviĝantajn multe pli rapide ol ebligus tion ilia konjektebla maso Zwicky konkludis, ke la Universon devas plenigi nedetektebla ĝis tiam materio. Dum preskaŭ tuta jarcento ĝi estis por la scienco granda mistero.
Nun sciencistoj el la Tokia Universitato informis pri la ebla malkovro de malluma materio, la unuan fojon en la historio. La plej nova analizo de donitaĵoj el la Kosma Teleskopo de Gama-radiado de NASA – farita de profesoro Tomonori Tatani – povis liveri rektajn pruvojn pri ĝia ekzisto. Tiuj donitaĵoj el la Kosma Teleskopo sugestas la rektan malkovron de la radiado kreiĝanta dum la neniigo de mallumaj materipartikloj. La rezultoj de liaj esploroj estis publikigitaj en la periodaĵo dediĉita al kosmologio kaj fiziko de partikloj (Journal of Cosmology and Astroparticle Physics). Tio malfermas novan ĉapitron en ĉi tiuj sciencbranĉoj.
La malluma materio konsistigas ĉirkaŭ 85 procentojn de la tuta materio en la Universo, sed ĝis nun ne eblis ĝin observi. Kaŭzas tion la fakto, ke partikloj, kiuj ĝin formas, ne interagas kun la elektromagnetaj ondoj. Tio signifas, ke la malluma materio ne absorbas, nek reflektas la lumon, ĝi ankaŭ lumon ne emisias.
Sciencistoj povis observi ĝin nur malrekte dank’ al ĝia influo je ordinara materio, ĉefe kiel gravitan forton sufiĉan por kunteni galaksiojn. La teorio pri la ekzisto de la malluma materio klarigas ankaŭ la galaksirotacion, dismeton de la materio en la Universo kaj strukturon de la Universo en la plej granda skalo. Sen ĝi, tio estas sen la malluma materio, la nuntempa kosmologio ne estus ebla.
Kvankam la esplorrezultoj de Totani estas eksterordinare promesoplenaj oni ne kaŝas, ke estas tro frue por prezenti definitivajn konkludojn. La faritaj mezuradoj devas esti verkonformigitaj, konfirmitaj de aliaj esploristoj. Estos necesaj ankaŭ pliaj pruvoj, ke la radiado kun la strukturo simila al haloo efektive estas la rezulto de la neniigo de la partikloj de malluma materio kaj ne devenas el iu alia astronomia fenomeno.

El la elsendo 30.11.2025. Legas Barbara – 03′ 27″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0964769

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj