Sciencaj informoj

Lem-premio 2025 por prof. Ryszard Horodecki

Enretigita de: | Okt 20, 2025 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Komence de oktobro la nunjaran Lem-premion en la branĉo scienco solene transprenis profesoro Ryszard Horodecki el la Universitato de Gdansko (la norda Pollando). Profesoro Horodecki estas renoma pola fizikisto, kunkreinto de la t.n. gdanska skolo de la kvantuma fiziko. Li estas unu el la plej ofte citataj fizikistoj en la mondo kaj laŭ registro de Stanford-universitato prilaborita kun la eldonejo Elsevier li troviĝas en la grupo de du procentoj de la plej influpovaj sciencistoj.
Apartan lokon en la scienca kariero de profesoro Horodecki okupas la publikigita en 2009 artikolo pri kvantuma interplektiĝo, kiu montriĝis baza verko por la nuntempa kvantuma fiziko kaj estis citita en 13 mil aliaj sciencaj publikaĵoj. Profesoro Horodecki estas krome malkovrinto de la tiel nomata ligita interplektiĝo. Ĉi tiu estas unu el la plej gravaj malkovroj. Kvantuma interplektiĝo estas fenomeno, en kiu la kvantumaj statoj de du aŭ pli da partikloj estas korelaciitaj, eĉ se malproksimaj. Ligita interplektiĝo estas speciala tipo de ĉi tiu fenomeno. Ĝi estas interplektita stato, kiu ne povas esti uzata por kvantuma teleportado, sed povas esti transformita en utilajn interplektitajn statojn uzante pliajn, eksterajn rimedojn.
Ryszard Horodecki kaj lia teamo evoluigis praktikan metodon por detekti interplektiĝon, kiu estas vaste uzata en kvantumfizikaj laboratorioj en la tuta mondo. Ĝi ebligas determini, ĉu difinita kvantuma stato estas interplektita, kio estas decida por la evoluo de kvantumaj teknologioj.
La premio Stanisław Lem estas atribuata de la Instituto Stanisław Lem, centro, kiu antaŭenigas sciencon, la humanismajn studojn kaj enpensiĝon pri la estonteco de teknologio laŭ la spirito de Lem. La Instituto subtenas interfakan esploradon kaj agnoskas sciencistojn, kies laboro ligas sciencan precizecon kun vizio de civilizacia evoluo inspirita de Lem-ideoj. Profesoro Ryszard Horodecki, krom sia impona akademia laboro, estas ankaŭ aŭtoro de pluraj poezivolumoj.

El la elsendo 20.10.2025. Legas Barbara – 03′ 08″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0969602

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj