Ne la unuan fojon ni traktas la temon ligitan kun la efiko de mikro- kaj nanoplasto ne sole je la natura medio, sed ankaŭ je la homa sano. La plastoproduktado kaj ĝia ĉeesto en la medio ne limiĝas al la ekologia aspekto, sed kreas minacon por la homa sano, al la sano de la ostoj. La plej novaj esploroj elmontras, ke mikroplasto povas enpenetri medolon perturbante la metabolon de la osta histo, grandigante la riskon de osteoporozo kaj ostorompiĝoj.
Inter la lastaj ĉi-rilataj esploroj troviĝas laboroj de sciencistoj el Brazilo el la universitatoj en Campinas kaj San Paulo, el la Pikarda Universitato en Francio kaj Laval-universitato en Kanado. En februaro ili komencis trijaran projekton pri la influo de polistireno je osteoporozo. Post la analizo de 62 sciencaj artikoloj ili konstatis, ke mikroplasto negative influas ostojn, kaj la plej grava estas ĝia negativa influo je praĉeloj. La esploro estas realigita kun la subteno de FAPESP, Fondaĵo de Sciencaj Esploroj San Paulo. Plasto en la praĉeloj favoras kreiĝon de ĉeloj, kiuj karakteriziĝas per la kapablo malkomponi la ostan histon. La kompreno de la influo de plasto je osteoporozo estas des pli grava, ke la homa populacio maljuniĝas dum ĉiujare en la mondo oni produktas pli ol 400 milionojn da tunoj da plasto. En la formo de forfalaĵoj ili poluas plaĝojn kaj oceanojn, sed aldone plastaj mikroelementoj troviĝas en la spirata aero, traiĝas en tinkakvon kaj nutraĵojn. En la lastaj jaroj sciencistoj konfirmis la ĉeeston de mikroplasto en la homa sango, cerbo, placento, patrina lakto kaj ĝuste en osta histo.
Malgraŭ tio la mekanismo kiel la mikroplasto influas la mekanikon de ostoj daŭre estas objekto de esploroj. La ĝisnunaj rezultoj sugestas, ke ilia ĉeesto en sango povas perturbi homeostazon. Tial la sciencistoj el Brazilo komencas novan esplorprojekton, kiu ekzamenos ligon inter la influo de mikroplasto je malpliboniĝo de la ostostato. La planitaj esploroj ĉe bestoj povos elmontri la reziston de la femuraj ostoj de ronĝuloj sub la influo de mikroplasto.
Internacia Fondaĵo de Osteoporozo taksas, ke ĝis 2050 la kvanto de ostorompiĝoj pro osteoporozo kreskos je 32 procentoj. Tial en la kunteksto de la kontraŭbatalado de ĉi tiu malsano kaj aliaj ostomalsanoj ne sufiĉas rekomendoj ligitaj kun dieto aŭ suplementado per kalcio. Necesas konsideri la mediajn riskofaktorojn, tio estas plaston en la medio.
El la elsendo 30.09.2025. Legas Barbara – 03′ 43″