Sciencaj informoj

Glacio en la Kosmo

Enretigita de: | Jul 20, 2025 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

La serĉado de akvo en la Kosmo de multaj jaroj okupas sciencistojn. Nome oni premisas, ke la vivo sur la Tero kreiĝis ĝuste en la akva medio, do ĉeesto de ĉi tiu viviga substanco povas esti spuro por serĉi la eksterteran vivon. Tute antaŭnelonge, ĉar en majo, NASA prezentis sian plej novan malkovron sciigante, ke la kosma teleskopo Webb malkovris kristalan glacion en la polva disko ĉirkaŭ la stelo HD 181327.
Ĉi tiu malkovro konfirmas la pli fruajn hipotezojn kaj sugestas, ke la akvoglacio troviĝas en la fruaj etapoj de la kreiĝado de la planedaj sistemoj. Astronomoj rimarkas similecon inter la disko ĉirkaŭ HD 181327 kaj Kuiper-zono, kio igas ĝin ideala loko por pliaj esploroj pri la formiĝado de planedoj.
Samtempe la plej freŝaj esplorrezultoj elmontras, ke glacio en kometoj kaj glacilunoj ne estas kaosa laŭ strukturo, kiel asertite, sed havas etan kristalan strukturon, kiu povas havi ŝlosilan rolon dum la formiĝado de planedoj kaj migrado de organikaj elementoj. Tiajn esplorojn faris sciencistoj el UCL en Londono kaj Kembriĝa Universitato. Dum jaroj nome sciencistoj opiniis, ke la plej ĝenerale aperanta glacio en la Universo estas senstruktura.
Esploristoj analizis la glacion kun malalta denseco, kiu aperas i.a. en kometoj kaj glacilunoj. El iliaj komputilaj simuladoj kaj analizoj de pli fruaj donitaĵoj sekvis, ke ĝi enhavas etajn kristalojn kun la diametro de kelkaj nanomilimetroj, alivorte estas pli grandaj ol DNA-elementoj, sed daŭre tre malgrandaj. Tiuj esplorrezultoj havas ankaŭ signifon por unu el la teorioj pri la kreiĝo de la vivo sur la Tero, laŭ kiu la vivo povis trafi nian planedon transportita per kometo. La glacio protektis la vivelementojn, kiel aminoacidojn, dum la transporto tra la Kosmo. La sciencistoj malkovris ankaŭ, ke la glacistrukturo dependas de tio, kiom rapide ĝi kreiĝas. Kiam diversaj glaciformoj estas varmigataj kreiĝis malsamaj kristalstrukturoj. Tio sugestas laŭvice, ke la komenca glacio ne estis tutece kaosa, ke enhavis specifan instrukcion de sia kreiĝo. Ĝis nun oni opiniis, ke glacio estas frostigita akvo en la likva stato. Komputilaj modeloj montris, ke plej bone kun la realo kongruas strukturoj, en kiuj ĝis 25 procentoj de volumeno konsistas el kristaloj. Tio ebligas pli bone kompreni akvon ne nur en la Kosmo, sed ankaŭ sur la Tero. Kvankam akvo estas fundamento de la vivo, daŭre ni ne scias pri ĝi ĉion.

El la elsendo 20.07.2025. Legas Barbara – 03′ 30″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0967433

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj