En la 2025-a jaro la 6-an de septembro okazos en Pollando jam la 13-an fojon la Nacia Legado. En sia porokaza mesaĝo la pola prezidenta paro informis, ke ĉi foje temos pri poezio de la pola renesanca poeto Jan Kochanowski. Li estis tradukisto, la kortega poeto de reĝo Stefan Batory, reĝa sekretario de ĉi tiu reĝo kaj ankaŭ de la reĝo Sigismundo la 2-a Aŭgusto. Jan Kochanowski estas taksata kiel unu el la plej elstaraj reprezentantoj de Renesanco en Eŭropo kaj poeto, kiu en la plej signifa grado kontribuis al evoluo de la pola literatura lingvo. Aldonendas, ke la aplikata de li lingvaĵo estas plene komprenebla por la nuntempa leganto.
La poeziaĵoj de Jan Kochanowski reflektas profundan enpensiĝon pri la mondo ne sen humora nuanco kaj reflektas la humanismajn ideojn kun matura civitana enzorgiĝo pri la Patrolando. Lia poezio emanas universalajn emociojn kaj travivaĵojn, dank’ al kio ĝi proksimas ankaŭ al nuntempuloj. Verkita per bela lingvaĵo, riĉa je saĝaj konsiloj Kochanowski-poezio formas enorman kronikon de pensoj kaj tradicioj de la iama Respubliko, kiu ligas la generaciojn kaj daŭre estas aktuala.
La kulimina momento de la Tago de la Nacia Legado estos la subĉiela evento, dum kiu same la prezidenta paro, kiel ankaŭ profesiaj parolistoj prezentas tiuokaze speciale preparitajn tekstojn. Similaj eventoj lige kun la Tago de la Nacia Legado estas organizataj en la tuta Pollando kaj en la mondo, aparte en centroj flegantaj la polan tradicion. Ekde la komenco al la kampanjo de la Nacia Legado aliĝis esperantistoj tra la mondo, legantaj en organizita maniero, E-tradukojn de la ĉi-rilataj literaturaĵoj.

El la elsendo 07.08.2025. Legas Gabi – 02′ 23″