Witold Bańka estis reelektita por la tria oficperiodo kiel la prezidanto de la Monda Antidopa Agentejo (WADA). Li gvidas la agentejon ekde 2020. Lia unua oficperiodo estis plulongigita por laŭvicaj tri jaroj kaj finiĝos fine de 2025. La sekva, kaj samtempe la lasta daŭros ĝis la 31-a de decembro 2028, kio fariĝos la plej longa oficperiodo en WADA. En la reta voĉdonado Witold Bańka ricevis subtenon de 36 membroj de la agantejo, du personoj sin detenis.
Witold Bańka estas diplomito de politologio kun specializo komunumo. Sian aventuron kun sporto li komencis de piedpilko por daŭrigi ĝin kiel leĝeratleto. Lia specializo fariĝis kuroj je la 400-metra distanco. Sian sportan karieron li finis en 2012.
Tiam li entreprenis laboron kiel specialisto pri publikaj rilatoj. Havante 30 jarojn li fariĝis ministro pri sporto kaj turismo. En tiu rolo li iniciatis vicon da programoj, kies celo estis popularigo de sporto inter infanoj kaj gejunuloj per subvenciado de plej talentaj sportemuloj preparantaj sin al plej gravaj sportaj eventoj. Witold Bańka estis la iniciatinto de leĝo pri la kontraŭbatalado de dopado en la sporto kaj de la establo de la Pola Antidopa Agentejo POLADA.
El la elsendo 10.06.2025. Legas Maciek – 01′ 35″