Ĝojigaj estas donitaĵoj de la lasta Gallup-raporto, laŭ kiuj procento de poloj sentantaj streson falis, kion ankaŭ konfirmas la lasta “Tutmonda Raporto pri Feliĉo 2025”. Temas pri mirindaj donitaĵoj, ĉar spite ĝeneralan senton, ke la mondo tute ne fariĝis pli trankvila, la elcento de homoj en la mondo, kiuj sentas streson ĉiutage signife falis.
“Ĉu vi stresiĝis hieraŭ dum la plej granda parto de la tago?” – Tia demando estis starigita en la enketo de Gallup (la plej malnova internacia esplora kaj opinisonda centro en la mondo) al pli ol 227 mil homoj en preskaŭ la tuta mondo. 23 procentoj de poloj respondis jese, kio signifas, ke nur ĉiu kvara polo sentis streson dum la plej granda parto de la antaŭa tago. Oni substreku, ke temis pri “nur” unu kvarono de poloj. Ĉi tiu rezulto donas al Pollando la antaŭlastan, sed ja feliĉan lokon en Eŭropo. Nur danoj sentis sin stresitaj malpli ol poloj. Kaze de Pollando temas pri 7-procenta falo kompare kun la antaŭaj jaroj.
La plej stresitaj en Eŭropo evidentiĝis la loĝantoj de Kipro (65 procentoj), Malto (59 procentoj) kaj Grekio (58 procentoj).
Alia emocio, pri kiu oni demandis en la Gallup-enketo estis kolero. 12 procentoj da poloj indikis, ke ili ĝin sentis dum la plej granda parto de la antaŭa tago. Kvankam ĉi-foje poloj ne avanas inter la plej malkoleraj eŭropanoj, la menciita elcento listigas Pollandon inter tiaj tradicie konsiderataj trankvilaj landoj kiel Danlando kaj Svedio. Ankaŭ en la kazo de kolero en Pollando okazis unu el la plej grandaj malkreskoj de personoj sentantaj tiun emocion sur la eŭropa kontinento. La personoj kiuj plej koleras loĝas en Suda Kipro (49 procentoj), Montenegro (27 %) kaj Slovakio (24 %).
Krom streso kaj kolerosento, la Gallup-esploro ekzamenis ankaŭ la senton de malĝojo. Al la demando “ĉu en signifa parto de la lasta tago vi sentis malĝojon?” jesis 9 procentoj da poloj. Tiu rezulto garantiis al Pollando la trian plej malaltan rezulton. Nur la civitanoj de Kosovo kaj Kroatio malpli ofte deklaris malĝojon.
Eble tiom bonaj rezultoj fontas el ŝanĝiĝanta klimato kaj ĉiam pli granda nombro da sunaj tagoj? Tute ne, la metodologio de la opinisonda Gallup-Instituto estas rekonita mondskale kaj la rezultojn de la lasta esploro konfirmas ankaŭ la lasta eldono de la “Tutmonda Raporto pri Feliĉo”, laŭ kiu Pollando okupas la 26-an pozicion inter 146 landoj se temas pri subjektiva pritakso de la vivkvalito. En la antaŭa eldono de la raporto ni okupis la 39-an lokon.
Laŭ sociologo Katarzyna Krzywicka-Zdunek el la esplorcentro IRCenter pri tiom bonaj rezultoj koncerne Pollandon respondecas ĉefe la pliboniĝanta kvalito de interhomaj rilatoj. La studo pri feliĉo montras, ke nian bonfarton inluas signifagrade prospero, la forto de rilatoj kaj… komune konsumataj manĝoj. Ŝian hipotezon pri la grava rolo de rilatoj konfirmas la donitaĵoj de la “Raporto pri Feliĉo”. Ĝiaj aŭtoroj, aldone al la ĝenerala takso de vivkontento, esploras (uzante regresan analizon) la faktorojn, kiuj ĝin influas. Tiel, same en la ĉi-jara, kiel ankaŭ en la pasintjara esploreldono, sociaj rilatoj kaj ekonomia bonfarto evidentiĝis ŝlosilaj. La interhomajn rilatojn oni taksas pridemandante la respondantojn, ĉu ili havas iun ajn pretan ilin helpi kaze de iu bezono kaj la ekonomian bonstaton rilate al landa produkto brutte por persono. Interese, ke en 2025 la graveco de tiu ĉi lasta faktoro falis kaj samtempe la donitaĵoj klare indikas, ke por poloj ĉiam pli valoras la interhomaj rilatoj.
El la elsendo 10.05.2025. Legas Maciek – 04′ 38″