Hieraŭ la redakcion atingis la papera versio de la februara numero de la revuo „Esperanto”. Ĝi jam delonge en pdf-versio estas elŝutebla ĉe uea.org, sed la papera revuversio fariĝis la okazo relegi kelkajn artikolojn, i.a. raporton de Federico Gobbo kaj Iris Marijke Koelewijn pri la esplorrezultoj inter la duolinganoj pri iliaj motivoj lerni Esperanto. La esplorgrupo ne estis tre granda, nur 12-persona, sed kiel skribas la aŭtoroj la akiritaj rezultoj valoras kiel startopunkto. Aparte tial, kiel fine la aŭtoroj konstatas, ke post la analizo de la esplorrezultoj „..la kerna demando, kiamaniere konvinki la retumantajn lernantojn eniri la E-komunumon, restas senresponda sed nepre grava, almenaŭ en la kunteksto de Duolingo” – fino de la citaĵo. Ne eblas kaŝi, ke la demando ne estas nova, kaj se rilate al la menciita esploro ĝi koncernas duolinganojn ĝi daŭre devas troviĝi en la atentofokuso sur la baza nivelo de grupoj en diversaj urboj kaj landoj. Entute en la atentofokuso de UEA.
Interesajn temojn, ne ligitajn kun la movado, sed kun ĝiaj membroj mi trovis en la 10-a kaj la 11-a numeroj de „La Revuo Orienta” el Japanio, kiuj lastatempe atingis la redakcion/
Verdire ĉe la titolo „Ĉu eblas areopologii pri Esperantujo” en la oktobra numero e la japana revuo mi stumblis. Ne tuj mi komprenis la uzitan terminon >areopologii<, sed rapide evidentiĝis klare, ke temas pri terenaj, spacaj esploroj realigataj rekte en la loĝloko de socia grupo, kiu estas la eplorsubjekto”. Iŝiuĉi Joŝiki el Tokia Universitato doktoriĝas pri ĉi tiu temo farinte siajn esporojn en Butano. Dum sia preskaŭ dujara estado tie, en la senhejmiĝanta butana kamparo, ŝi lernis lokajn lingvojn por kompreni la propran vidmanieron de butananoj pri sia kulturo kaj socio”. La aŭtorino eksplikas samteme – ni citu: „esence ĉiu lingvo en la mondo havas areon al kiu ĝi estas asociita. Ekzemple se temas pri la japana lingvo ĝia areo estas Japanio, kaj se temas pri la tŝangla lingvo (kiun ŝi i.a. lernis) estas Orienta Himalajo. Ni, areopologoj uzas lingvojn kiel ŝlosilon por deĉifri areojn, kaj foje provas malkonstrui establitajn kadrojn pri tiuj areoj”, fino de la citaĵo. Iŝiuĉi Joŝiki estas ankaŭ esperantistino kaj do logike ŝi alrigardis Esperantujon laŭ la prismo de siaj esploroj kaj interesokampo. Ŝi do konkludas, denove mi citas:… „aeropologio, kiu premisas la ekziston de areo, havas alian aspekton ol Esperanto. Sed mi kredas, ke ĝuste tio estas la vidpunkto, kiu kreas ligitecon inter Esperanto kaj areopologio. Esperantujo montras al ni ne nur ke estas neeble pensi pri ĝi kiel areo, sed samtempe ke ne plu ekzistas areoj en la mondo en la ideala senco. Krome, tiusence Esperantujo havas kritikan kaj aktivan signifon, kiu ebligas al ni rekonsideri la tradiciajn konceptojn ligitajn al areoj, kiujn areopologio premisas” – fino de la citaĵo. Certe interesa temo, eble por iuj niaj legantoj tute nova same kiel por mi.
La ĵus traktita artikolo aperis en la rubriko „Akrevide, akreklare – kiel ni fosas nian sulkon”. En la novembra numero de „La Revuo Orienta” en la sama rubriko Umihotaru proponas al la leganto konatiĝi kun li kiel skribamanto – admiranto de skribsistemoj. Ĝenerale ni esperantisoj pli bone scias kiom da lingvoj ekzistas kaj kiom da ili estas minacitaj, sed verŝajne ne multaj el ni kapablus respondi kiom da skribsistemoj ekzistas. La aŭtoro do informas i.a., ke kvanam malfacilas respondi la demandon precize, sed „en la plej freŝa versio de la tutmonda signokodo Unikodo 16.0, nuntempe troviĝas 168 skribsistemoj difinitaj. La normo ISO 15924, kiu donas mallongigojn al skirbsistemoj en la mondo enlistigas 214 nomojn de skriboj, inkluzive ĉiujn en Unikodo”.
Umihotaru evidentiĝas esti ne sole admiranto de skribsistemoj, sed ankaŭ komencis okupiĝi pri tiparoj kiel ŝatokupo. Kaj kiel aldone li konfesas, mi citu: „Principe, mi senĉese prilaboras unu tiparon kiel mian vivverkon, kun la celo desegni propramane ĉiajn literojn kaj simbolojn en la mondo kiel eble plej multe, inkluzive de tiuj kiuj ne ekzistas eĉ en Unikodo” . Tiel ni ekscias sekve, ke lia tiparo Nishiki-teki havas jam ol 28 mil diversajn signojn. Eblas sole gratuli al la aŭtoro, skribsistema amanto kaj scivoleme atendi liajn pliajn artikolojn pri la temo.
Cetere la informo pri tio, ke ekzistas interkonsento inter kvar tjurkaj ŝtatoj ekuzi komununan alfabeton povas veki lian scivolemon. Kaj ĝuste tiu informo, pri kiu ni informis siatempe en la elsendo dank’ al Edmond Ludwig aperis en la papera, lastperioda eldono 2024 de „La Informilo”, la bulteno de Orienta Francio. Ĝi venis ĝidate kaj jarkomence ĝi surprize varmigis niajn korojn per la kovrilbilda foto de nia redakcia paĝo kun la repreno de la ĵus menciita informo. Tradicie la dulingva informbulteno el la Orienta Francio abundas je pluraj raportoj kun koloraj fotoj pri e-istaj renkontoj kaj eventoj. Jarfine i.a. temis pri la beatiga ceremonio de pastro Max Josef Metzger kaj transdono de Aalen-premio al Chiara. Ne ĉiuj kontribuoj rilatas al la eventoj pasintaj, kion reliefe pruvas la artikolo pri Vigy, la vilaĝo de la printempa staĝo en majo 2025.
Do tiom en nia hodiaŭa trarigaro kaj samtempe ni danke konfirmas la lastatempan ricevon de la retaj versioj de la februaraj „Esperantolehti” el Finnlando kaj „Novaĵoj Tamtamas” el Japanio.
El la elsendo 25.02.2025. Legas Barbara – 08′ 42″