La germana marko de kosmetikaĵoj kaj hejmaj kemiproduktoj Rossmann baldaŭ havos en Pollando 1900 vendejojn. Nur en novembro 2024 ilia nombro kreskis je 37. Rossmann en sia ekspansio celas lokojn atrakciajn por klientoj tiajn, kiel urbcentroj kaj regionoj de grandaj loĝkvartalojn. Meze Rossmann-vendejoj okupas la areon de 350 ĝis 600 kvadrataj metroj. Ekde 2022 ĝi rivalas sur la pola merkato kun alia germana similkaraktera vendejreto „dm”, kiu ĉiujare planas grandgi la nombron de siaj vendejoj meze je 25 objektoj. Ĝis la fino de 2024 ĝi havos ĉirkaŭ 50 vendejojn. Sian oferton ĝi proponas unuavice en la sudokcienta parto de Pollando, sed aperas ankaŭ en la ceteraj vojevodioj, unu plia aperos en decembro en Varsovio.
La germanan dominadon sur la vendejmerkato de kosmetikaĵoj kaj hejmaj kemiproduktoj firmigas la vendo de pola vendejreto „Natura” kun simila vendejoferto al la germana fonduso Mutares. Tiu ĉi tre sukcesa pola marko ekzistanta ekde 1997 kaj havanta pli ol 200 vendejojn renkontinte financajn problemojn estis transprenita de Pelion SA, kompanio de la farmacia merkato. Pliaj rentoproblemoj alkondukis al la vendo. Definitiva vendodecido dependas de Oficejo por protekti konkurencon kaj konsumantojn.
El la elsendo 07.12.2024. Legas Milada – 02′ 04″