Ludu

En la 1365-a E_elsendo el la 11.12.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

– Nian hodiaŭan elsendon ni plene dediĉas al la 10-a de decembro en la kunligo kun la solenata tiutage datreveno de la Deklaracio de la Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la 70-jariĝo de Unesko-rezolucio favore al Esperanto. Ni i.a. citas el la Gazetaraj Komunikoj de UEA kaj referencas al la raporta artikolo de Ivo Lapenna pri sukceso de Montevideo, kiun reprenis „Libra Folio”;
– La akompana foto el la interreto rilatas al la proklamo de la fama Unesko-rezolucio favore al Esperanto;
– En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.