Ludu

En la 1355-a E_elsendo el la 20.10.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono ni gastigas la organizanton de KAEST 2024 Peter Baláž. Al ĝia nunjara fizika eldono en Žilina daŭre eblas aliĝi: https://kaest.ikso.net/2024/.
• En la komenca kultura parto aŭdiĝas kulturkroniko kun la informoj pri la unuan fojon solenita nunjare Internacia Tago de la Kultura Heredaĵo kaj pri pompa ekspozicio en Krakovo dediĉita al saksaj reĝoj de Pollando. Lige kun la ĵus pasinta 175-a mortodatreveno de Frederiko Chopin ni proksimigas la historion de la koro de la komponisto, kiu troviĝas en la varsovia Baziliko de la S-ta Kruco. Krome ni prezentas la finan parton de la libro de Karol Stromenger „Frederiko Chopin”.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri la okazinta en Ĉinio Nacia Simpozio pri Ĉina Esperanto-Instruado.
• La interreta foto prezentas la desegnaĵon pri la lastaj vivmomentoj de Chopin faritan de menciita en la literatura fragmento Teofil Kwiatkowski.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.