Novaĵoj

Pollando daŭre luktas kontraŭ la inundo

Enretigita de: | Sept 25, 2024 | Novaĵoj | Skribu komenton.

La sud-okcidenta Pollando daŭre luktas kontraŭ la katastrofecaj sekvoj de la inundo, kiu ruinigis multajn mastrumejojn kaj plurajn personojn komplete senigis je la vivhavaĵoj. La inundominaco ne malaperis, la akvoelverŝigo minacas al pliaj loĝlokoj, kvankam la prognozata skalo de katastrofo ne estas same drameca kiel antaŭ unu semajno. Materiala helpo venas de institucioj kaj privataj personoj. Hodiaŭ vespere la pola Sejmo aŭskultos registaran informon pri la inundostato kaj morgaŭ traktos projekton de speciala registara leĝpropono en la kuntekto de la elementa plago. La meteologiaj servoj avertas kontraŭ tempestoj kaj ŝiraj ventoj ankaŭ en la regionoj plagitaj de la inundo.

El le elsendo 25.09.2024. Legas Barbara – 0′ 58″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0631962

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj