Novaĵoj

Monato de la Pola Heredaĵo en Novskotio

Enretigita de: | Sept 15, 2024 | Novaĵoj | Skribu komenton.

En la kanada provinco Novskotio septembro estas solenata kiel Monato de la Pola Heredaĵo. Ĝi estis proklamita de la novskotia parlamento kaj festita la unuan fojon en 2020. La 1-an de septembro 2024 specialan mesaĝon al la pola kolonio en Novskotio direktis ĝia gubernatoro leŭtenanto Arthur LeBlanc. Antaŭ la pola preĝejo en Whitney Pier estis hisita la pola flago kaj dum la meso oni preĝis favore al paco. Dum la tuta septembro en la loka radiostacio The Coast Radio estas prezentataj polaj podkastoj, okazos promenoj laŭ la spuroj de la pola kolonio. Krome okazos renkontiĝoj kun studentoj de la Universitato en Cape Breton, kiu estas la partnera urbo de la pola Wałbrzych. Komence de la 20-a jarcento ĝuste al Cape Breton celis la unuaj polaj enmigrantoj. La Pola-Kanada Societo en Novskotio inaŭguris ĉi-monate en Halifakso lecjonojn de la pola lingvo por plenkreskuloj kaj infanoj. Dum ili oni lernas krome pri la pola kulturo kaj polaj sociaj ĝentilformoj, oni komune rigardas filmojn aŭ legas pri polaj sportistoj kaj artistoj. Junaj reprezentantoj de la pola kolonio en Ontario ĉiam pli ofte atentigas, ke necesas ŝanĝi la manieron rakonti pri Pollando ne sole en la polkolonia medio, sed ankaŭ al kanadanoj mem.

El la elsendo 15.09.2024. Legas Maciek – 01′ 37″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0631960

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj