Novaĵoj

Malkreskanta vinkonsumado en la mondo

Enretigita de: | Aŭg 25, 2024 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Malkreskanta konsumado de vino en la tuta mondo devigis multajn eŭropajn vitejojn fini la produktadon. Pasintjare la vinproduktado estis la plej malalta ekde 1961 pro ekstremaj veterkondiĉoj kaj fungaj malsanoj, kiuj plagis vitejojn. Ekde 2018 la vinkonsumado malkreskas ankaŭ pro la malgrandiĝo de vinaĉetemo en Ĉinio kaj alta inflacio, kiu frapas la poŝojn de la konsumantoj. Ĉiam pli da personoj preferas bieron aŭ fortajn alkohoaĵojn aŭ rezignas pri alkoholaj drinkaĵoj pro sankonsideroj. La franca firmao Pernod Ricard decidis vendi siajn sep vitejojn en Aŭstralio, Novzelando kaj Hispanio. Per tiu ĝi decido la grupo intencas koncentriĝi ĉirkaŭ investaĵoj rilataj al altklasaj alkoholaĵoj kaj ĉampanoj, kiuj stimulas la evoluon de la firmao. Samtempe Pernod Ricard grandigas la vendatecon de la usona viskio.

El la elsendo 25.08.2024. Legas Gabi – 01′ 11″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0631955

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj