Novaĵoj

Polaj fandistaj tradicioj kiel kultura heredaĵo

Enretigita de: | Aŭg 25, 2024 | Novaĵoj | Skribu komenton.

La fandistaj tradicioj same kiel Tago de Fandisto estis registritaj lastatempe en la pola listo de nemateria kulturheredaĵo. Tio sekvis el plurmonata kunlaboro de diversaj institucioj, subjektoj kaj individuoj el kvin polaj vojevodioj. En la landa skalo la preparlaborojn kunordigis Muzeo de Fandindustrio en la urbo Chorzów kunlabore kun la fandista, sindikata kaj akademia medioj. La registro koncernas tradiciojn ligitajn kun la festado de la Tago de Fandisto. Temas pri solenaj tramarŝoj, sanktaj mesoj favore al la fandista fratularo, fandista inico, fandistaj tavernoj kaj bakedado. Temas krome pri fandista eduko formala kaj neformala, profesia lingvaĵo – sociolekto, muzika kulturo inkluzivanta blovorkestrojn kaj kanttradiciojn, kulto de s-ta Floriano, la religia patrono de la fandistoj, fandistaj uniformoj, fandista flago aŭ blazono. La registro celas protekti kaj popularigi la fandistajn tradiciojn kiel gravan identecoelementon de lokoj kaj regionoj ligitaj kun la fandindustrio.

El la elsendo 25.08.2024. Legas Maciek – 01′ 19″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0631956

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj