Novaĵoj

Niĉaj lingvoj sur la pola labormerkato

Enretigita de: | Aŭg 25, 2024 | Novaĵoj | Skribu komenton.

En Pollando ne ekzistas ŝancoj trovi bonan laboron en internacia firmao sen kono de la angla lingvo almenaŭ sur la nivelo B2. Sed la kono de ĉiu alia lingvo, ĉefe eŭropa estas bonvena, ofte postulata. Temas unuavice pri la germana, franca, itala, hispana aŭ nederlanda lingvoj. Labormerkatan signifon akiras la korea, ĉina kaj japana lingvoj, kvankam ankoraŭ ne multas postenoj, kiuj postulus tiun konon. Laŭ la Salajra Raporto 2024 de la dungofirmo Grafton Recruitment la kono de „niĉaj” fremdaj lingvoj ne nur influas la salajronivelon, sed aldone malfermas novajn evoluperspektivojn. Se oni regas krom la angla la germanan lingvon, la salajrokresko egalas al 10-20 procentoj, rilate la italan aŭ hispanan la salajro kreskas je 10-15 procentoj, sed la kono de skandinaviaj lingvoj ne malofte kreskigas la salajron je 25 procentoj. Laŭ la donitaĵoj de la portalo pracuj.pl (laboru.pl) sep je dek procentoj de laborantaj poloj deklaras konon de almenaŭ unu fremda lingvo, kiu ebligas bazan komunikadon. Plej ofte temas pri la angla lingvo, kies konon deklaras 88 procentoj de la laborantaj poloj, inkluzive de 60 procentoj kiuj konas ĝin sur la nivelo B2. 21 procentoj de la laborantaj poloj uzas la rusan lingvon – plej ofte personoj en la aĝgrupo 45-65 jaroj. Nur 15 procentoj de la laborantaj poloj uzas en sia laboro la germanan. Plej malofte estas menciita la kono de la itala, ĉina, nederlanda kaj araba lingvoj.

El la elsendo 25.08.2024. Legas Maciek – 02′ 01″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0631982

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj