Hieraŭ, la 4-an de julio 2024 pasis la 90-a mortodatreveno de Maria Skłodowska-Curie. La unusola dufoja Nobel-premiitino forpasis apenaŭ 67-jaraĝa. Pri ŝia figuro ni felietonis en 2017 lige kun ŝia 150-a naskiĝdatreveno, sed hodiaŭ ni proponas kelkajn novajn alrigardojn i.a. baze de ŝia aŭtobiografio „Mia vivo kaj laboro”. Tiu libro aperis unue en Novjorko en 1923, la pollingva eldono – laŭ ŝia deziro – jam post ŝia morto en 1935. Maria Skłodowska naskiĝis la 7-an de novembro 1867 en Varsovio kiel la lasta el kvin infanoj en instruista familio de Władysław kaj Bronisława. Tie eĉ la infanludoj havis klerigelementojn. Lignokubutoj helpis por geografio, bildoj por historio. La legolernado ricevis formon de ŝajnigitaj lecjonoj, en kiuj Manjo estis lernantino, evidentiĝinta pli talenta ol la instruistino, pli aĝa fratino Bronisława. Tamen la tuta kvinopo vivis harmonie, lernis tre bone, kvankam nur Majnon karaterizis la avidlegado. Maria amegis poezion kaj parkeradis poezifragmentojn de Adam Mickiewicz, Zygmunt Krasiński kaj Juliusz Słowacki. Tiu interesiĝo evoluis kiam ŝi komencis lerni la fremdajn lingvojn fariĝante poligloto. Unue ŝi lernis la francan, germanan kaj rusajn lingvojn, poste ankaŭ la anglan. Nur 15-jaraĝa Maria kun ora medalo finis la lernadon en la gimnazio poste lernante en sekreta moviĝanta universitato. La revon pri la plustudado, ŝi kundividis kun Bronisława, sed por realigi tion necesis veturi al Parizo, ĉar male ol en la troviĝanta sub la rusa anekso Pollando, virinoj povis tie studi. Unue veturis tien pli aĝa fratino dum Maria laŭ interkonsento fariĝis hejminstruistino. Ŝi estis dungita de familio Żórawski en iom fora de Varsovio loko Szczuki por i.a. finance helpi la studantan eksterlande fratinon. La ideo estis posta reciprokeco. Krom instrui infanojn de Żórawski-familio, Maria kreis kvazaŭlernejon por vilaĝaj infanoj. „Ĉiutage mi havas okupojn kun ĉirkaŭ 18 vilaĝaj infanoj, de kio mi ĉerpas grandan ĝojon” – ŝi skribis. Ĝojmomentoj, sed ankaŭ la unuaj korbatoj ligiĝis kun la plej aĝa filo de la familio, Kazimierz, studento pri matematiko en la Varsovia Universitato, kiu fericle revis hejmen. Komunaj diskutoj pri matematiko, sed ankaŭ reciproka raviĝo kaŭzis ŝin postan, ke ŝi devis „subiĝi al speco de febro, nomata enamiĝo”. Spite ĉion la gepatroj de la junulo ne konsentis pri la geezdiĝo. Maria forlasis la familion, sed ankoraŭ dum unu jaro ŝi laboris kiel hejminstruistino kaj sekve dank’ al kuzo eklaboris en la varsovia laboratorio en Muzeo de Industrio kaj Agronomio. Tie, kiel ŝi skribis: „mi provis diversajn eksperimentojn el lernolibroj pri fiziko kaj kemio kaj la rezultoj fojfoje estis tre bonaj….Alifoje mi spertis profundan malesperon pro akcidentetoj kaj eraroj sekvantaj el mia spertomanko”. Tamen kiel ŝi poste konfesis, „sen tiu laboro kaj kapablo de kemia analizo” neniam ŝi malkovrus radiumon. Al Parizo Maria venis aŭtune de 1891, nome post la edziniĝo de la fratino kies domo povis gastigi Maria-n, almenaŭ komence. Maria havis 24 jarojn kaj plene koncentriĝis pri la studoj, rapide kompletiginte siajn konojn pri la franca lingvo. Ŝia bofrato difinis la jarojn 1893, 1894 kiel „heoran periodon” en ŝia vivo. Maria mem skribis „ Por mi vico da jaroj solecaj, dediĉitaj tutece al la studoj, finitaj per la celatingo, restas unu el la plej bonaj rememoroj”. Post du jaroj en sia licenca ekzameno pri fiziko Maria akiris la unuan lokon. Dank’ al la subvencio por talentaj poloj ŝi komencis sekve licencajn studojn pri kemio fininte ilin du jarojn poste, ĉi-foje sur la 2-a loko. La tutan tempon ŝi pensis pri reveno al Pollando por fariĝi instruistino, kiel ŝi promesis tion al la patro. Sed… Sed ĉio komencis ŝanĝiĝadi. Dank’ al profesoro Gabriel Lippman el Sorbono ŝi ricevis stipedion por sciencaj laboroj pri magnetaj proprecoj de ŝtalo. En 1894 Maria Skłodowska ekkonis Pierre Curie, fraŭlon preskaŭ 36-jaraĝan, kiu unue rifuzis al ŝi lokon en la gvidata de si laboratorio, sed kvazaŭ tuj poste proponis, ke ŝi „dividu lian sorton”. Malgraŭ hezitoj, ŝi fine konsentis post la jaroj komentinte en la aŭtobiografio: „Laboro proksimigadis nin ĉiam pli ĝis kiam ni konkludis, ke neniu el ni trovos pli bonan kompanon”. Ili geedziĝis en julio 1895. „Mi surhavis neniun eksterordinaran robon dum mia nupto, nur kelkaj amikoj partoprenis la solenaĵon, Por mi granda ĝojo estis la alveninta el Pollando patro kaj alia fratino”. Du jarojn poste en 1897 Maria Skłodowska-Curie naskis sian unuan filionon, Irena. Siajn sciencajn interesojn Maria koncentris sekve pri la esplorado de saloj de uranio, kiu kiel elmontradis Henri Becquerel – emisias radiojn malamajn ol la lumradioj, ĉar ili traiĝas tra nigra papero. Li fariĝis ŝia doktoriga promocianto kaj kiel estro de Laboratorio en la Muzeo de Natura Historio ebligis al ŝi fari esplorojn en la tiea staplejo. Maria estis ravita, malgraŭ tio, ke la loko estis nehajtita kaj humida. „Sciencisto en sia laboratorio estas ne sole teknikisto, sed ankaŭ infano fiksrigardanta naturfenomenojn, kortuŝajn kvazaŭ rava fabelo” – ŝi skribis. En 1903 kiel la unua virino en Francio ŝi defendis sian doktoriĝan disertaĵon pri fiziko. Iom poste ŝi estis honorita kiel la unua virino per Nobel-premio pri fiziko kune kun Pierre Curie kaj Henri Becquerel. La sekvan jaron, en 1904 naskĝis ŝia dua filino Ève La geedza paro apenaŭ toleris bruon, kiun kaŭzis la famo. Aliflanke Pierre estis nomumita profesoro en la Materamatika-Naturscienca Fakultato, Maria fariĝis tie adiunkto. Kiam ŝajnis, ke antaŭ Maria kaj Pierre malfermiĝas la plej bona periodo en ilia privata vivo kaj scienca laboro Maria suferis en sia vivo laŭvican sortobaton. Apenaŭ 47-jaraĝa tragike mortis ŝia edzo Pierre. La evento okazis, kiam la 19-an de aprilo 1906 li estis revenanta el la kuneno de profesoraro de la matermatika-naturscienca fakutato. Ĉe unu el la plej trafikplenaj stratkruĉiĝoj de Parizo li falis sub ĉevalveturilon. Maria rememoris: „Tiel estis detruitaj esperoj, kiuj estis flegitaj kun tiu enorma valoro, subite ĉesigita ekzisto. En lia ĉambro, al kiu li jam ne plu estis revenonta faskoj de ranunkoloj, kiujn li kunportis el la kamparo ankoraŭ ne velkis!” Post la morto de la edzo Maria fariĝis la unua virino, kiu transprenis la katedron pri fiziko en Sorbono. Ŝia sciencista kariero floris, abundis premioj, honoraj doktortitoloj. Maria Skłodowska-Curie ricevis en 1911 la duan fojon Nobel-premion ĉi-foje pri kemio pro malkovro kaj akiro de polonio kaj radiumo. La atribuo okazis fone de skandalo pro ŝia amaventuro kun edziĝinta sciencisto Paul Langevin. Post ŝirita kontakto Maria denove intense falis en sciencistan rutinon, des pli, ke atendis ŝin la estra posteno en Radiuma Instituto finkonstruita en 1914. Ŝi transprenis ĝin tamen nur 4 jarojn poste, ĉar tiujn jarojn Maria pasigis en militkondiĉoj organizinte reton da radiologiaj laboratorioj en hospitaloj kaj poste veturilaj laboratorioj sur la militkapoj. Etaj „Curie-laboratorioj” savis la vivon al miloj da viunditaj soladatoj. Post la milito Maria revenis al la Instituto. Kelkfoje ŝi vizitis Pollandon, i.a. por inaŭguro de la varsovia Radiuma Instituto en 1932 donacinte al ĝi unu gramon de supervalora radiumo. En la lastaj vivojaroj Maria fartis ĉiam malpli bone. Ŝi fariĝis febla, suferis febron kaj fridotremon. Kuracistoj tamen ne identigis ĉi tiujn simptomojn kun troaj dozoj de la radiado je kiuj dum jaroj ŝi estis elmetita. Estis diagnozita gripo, sekve pulmaj ftizŝanĝoj. La rekomendo estis forveturo al sanatrio. Nur tie kuracistoj konstatis, ke tute ne temas pri tuberkulozo, ke sekve de postradiada malsano ŝi suferas abruptan hiperanemion. Maria Skłodowska Curie mortis en 1934, kaj kiel la unua virino estis sepultita en la pariza Panteono. En siaj rememoroj ŝi skribis i.a., ke „la homaro bezonas homojn praktikajn, same kiel revemulojn, kies senprofitcela strebado al celo estas tiom potenca, ke ili ne kapablas doni la atenton al la propraj materialaj profitoj”. Ne vane ŝia filino skribis pri sia patrino kiel „malpacienca malamikino de famo” kaj Albert Einstein difinis ŝin kiel „unusolan homon nedamaĝitan de famo”.

El la elsendo 05.07.2024. Legas Barbara – 12′ 26″