De anonima sendinto el Kanado la Muzeo de la varsovia Reĝa Łazienki-Komplekso ricevis leteron kaj 12-a originalajn nederlandajn ceramikajn kahelojn, kiuj en 17-a jarcento ornamis la magnatan pavilon, kiu rolis kiel Banejo. Nun ili estas – ĝis la 1-a de septembro – prezentataj en ekspozicio dediĉita al la fondinto de la Banejo Stanisław Herakliusz Lubomirski „La arto de bona pensado”. La reakirtaj kaheloj – perdiĝintaj dum la 2-a mondmilito – devenas el la periodo inter la jaroj 1690-1700 kaj estis produktitaj plej verŝajne en Utrecht. Ili ligiĝas kun la plej frua historiperiodo de la Reĝa Komplekso Łazienki. Ili ornamis la ĉambron de Bakĥo kaj Banĉambron en la iama Banejo, tio estas banpavilono konstruigita de Stanisław Herakliusz Lubomirski en la 17-a jarcento. Ĝia stilo tiom plaĉis al la sekva posedanto, reĝo Stanisław August, ke li decidis konservi la Banejon kaj plukonstrui ĝin kiel privatan palacon por konservi la plimulton de la dekoraĵoj. La kaheloj protektis la murojn de la pavilono kontraŭ humideco kaj havis estetitan rolon pro la ornamantaj ilin desegnaĵoj de arboj kaj paŝtistoj. Tiaj kaheloj atestis siatempe pri la materiala pozicio de la mastro, kio komenciĝis en la franca Versajlo. Stanisław Herakliusz Lubomirski daŭrigis tiun tradicion en sia Banejo, kien estis invitataj influpovaj gastoj por gvidi kun la invitanta mastro interesajn disutojn. La reakiritaj kehloj kaj aliaj eksponaĵoj estas prezentataj en la Bakĥa Ĉambro de la Palaco sur Insulo en Łazienki-parko.

El la elsendo 15.05.2024. Legas Maciek – 02′ 02″