Sciencistoj el la svisa politekniko en Laŭzano kaj el la kalifornia universitato en San Diego prilabris surkorneajn, t.n. kontaktlensojn, dank’ al kiuj oni vidos objektojn kvazaŭ helpe de lupeo aŭ lorno. Uzante ilin oni povas vidi normale kaj kun 2,8-obla grandigo. Ili konsistas el du partoj, simpla, kiu tralasas lumon kvazaŭ normala lenso, kaj la alia kiu konsistas el kelkaj aluminiaj speguletoj grandigantaj bildon antaŭ ol ĝi trafas al la pupilo. Por ke tio funkciu necesas havi la okulvitrojn 3D, kiuj helpas en- aŭ elŝalti lensojn kaj ŝanĝi la vidmanieron. Iliaj posedantoj povos do uzi du perspektivojn lornan kaj normalan. Rigardante la mondon en tradicia maniero ili ankaŭ povos rigardi grandigitan bildon, kiu aperos antaŭ iliaj okuloj. Tiuj lensoj kaj okulvitroj celas iom aĝajn personojn, kiuj frontas la iom-post-ioman perdon de la vidkapablo. La inventaĵo devas ankoraŭ estis finprilaborita. Aktuale la lensoj estas rigidaj kaj malkomfortaj, necesos nun fari ilin el elasta materialo. La esploroj estas pli ampleksaj. Pasintjare la usona Pentagono mendis similefikajn lensojn iOptik. Normale la homa okulo povas koncentriĝi pri unu distanco, sed iOptik evitas tiun malfacilon kaj la okulo vidas samtempe normalan bildon en la fono kaj ĝian proksimigitan version, kiu estas bildigita sur eta retina ekrano antaŭ la okulo.
El la elsendo 16.07.2013. Legas Barbara