Meze de oktobro estis solenita Internacia Tago de la Blanka Bastono, la tago memoriganta blindulojn kaj homojn malbone vidantajn. Eblas diri, ke por ĉi tiu tago lernantoj el la loko Jastrzębie Zdrój preparis surprizon, nome la poŝlampon por blinduloj. Ĝi funkcias simile kiel la orientiga senso de vespertoj.
La aranĝaĵo enhavas la sentivilon je la infraruĝa radiado, kiu informas la nevidanton, ke tiu proksimiĝas al baraĵo. Kiam ĝia proksimeco malgradiĝas la aranĝaĵo enŝaltas sonalarmon, kiu aŭdiĝas kun ĉiam pli granda frekventeco. Tiun poŝlampon por blinduloj lernantoj laborataj sub la gvido de instruisto Krzysztof Smyczek prezentis dum la ekspozico de inventaĵoj en Varsovio. Nun la poŝlampon testas blinduloj dum junuloj laboras pri aliaj plibonigoj.
El la elsendo 29.10.2013. Legas Gabi