Laŭ genetikaj esploroj sur la tero vivas aktuale kvar apartaj specioj de ĝirafoj, pri kio informis la periodaĵo „Current Biology”. Laŭ antaŭaj klasifikoj ĝirafoj estis konsiderataj kiel animaloj apartenantaj al la sama specio, kvankam oni distingis kelkajn subspeciojn. Tamen la plej novaj esploroj de DNA en Namibio gviditaj de Giraffe Conservation Foundation de profesoro Axel Janke sugestas, ke kvar grupoj de ĝirafoj ne pariĝis inter si kaj la genetika materialo de ili ne estis interŝanĝata de 1-2 milionoj da jaroj. Laŭ sciencistoj, tio estas klara pruvo, ke ĝirafoj evoluis al apartaj specioj. Tiu malkovro gravas en la klopodoj favore al la protekto de ĉi tiuj animaloj. Doktoro Janke komparis diferencojn inter la nun identigitaj kvar specioj Giraffa giraffa, Giraffa tippelskirchi, Giraffa reticulata oraz Giraffa camelopardalis kun apartecoj inter la polusa kaj bruna ursoj. Tiuj diferencoj sugestas, ke ĉiu specio adaptiĝis al specifaj medio kaj dieto. Tio estos objekto de pliaj esploroj. Dum la lastaj 15 jaroj la populacio de ĝirafoj malkreskis je 40 procentoj. Libere vivas ĉirkaŭ 90 mil de ĉi tiuj animaloj. Tamen ĝis nun ĝirafoj estis klasifigitaj de Internacia Unio de Naturprotekto (IUCN) kiel specio de malmulta zorgo. La nunaj esploroj ŝanĝas ĉi tiun alrigardon.
El la elsendo 20.09.2016. Legas Barbara