En la Centro de la Scienco kaj Tekniko en Lodzo kreiĝas sfero de profunda Kosmo. Troviĝas tie eksponaĵoj rakontantaj pri la plej foraj anguloj de la Universo kaj pri tio, kiel eblas ilin esplori. Ĝi komencos funkcii fine de la jaro. Dank’ al la grandega ekrano kun pli ol 4-metra diagonalo la spektantoj plonĝos en la profundojn de la Kosmo kaj de proksime rigardos galaktikojn, kiuj troviĝas eĉ milionojn da lumjaroj for de la Tero. En tiu sfero eblos ekroli kiel veraj astronaŭtoj kaj ekzemple ekzameni distancon inter la Tero kaj la foraj steloj. Infografikaĵoj informos samtempe pri la esplormetodoj de la distanco en la Kosmo. La sferon de la profunda Kosmo kompletigos du sferaj projekciiloj. Sur unu la spektantoj povos rigardi la surfacon de diversspecaj steloj, inkluzive de la Suno. La alia prezentos animaĵojn de i.a. tio, kiel la Tero aspektas el la Kosmo aŭ de la okazantaj sur la Tero klimatŝanĝoj. La Centro disponigos tri edukitinerojn adresitajn al infanoj, junuloj kaj plenkreskuloj. La ekspozicion en la Centro formos pli ol 140 instalaĵoj, praktike ĉiu interaktiva. La plej novaj teknologioj estos ligitaj kun la restaŭritaj originalaj aranĝaĵoj de la historia elektrejo, en kiu la Centro troviĝas.
El la elsendo 27.06.2017. Legas Barbara kaj Tomek – 1’33”
sc_bp_tm_Sfero de profunda Kosmo en Lodzo_01’33”