La uzo de artefaritaj sukcersubstituaĵoj en la speco kiel aspartam, sukraloza aŭ stewia, grandigas la riskon de obezeco, diabeto, hipertensio kaj kormalsanoj. Ili povas negative influi homan sanaon pro sia efikado je metabolo, intestaj mikroorganismoj kaj apetito. Kanadaj sciencistoj el University of Manitoba analizis 37 ĝisnunajn ekzamenadojn, kiujn partoprenis sume pli ol 400 mil personoj kaj kiuj daŭris meze 10 jarojn. Unu el sep havis hazardigan kaj kontrolatan karakterojn. Tiun ĉi ekzamenadojn, kiuj daŭris meze 6 monatojn partoprenis 1003 personoj. La rezultoj ne nur ne elmontris pozitivan influon de sukcersubstituaĵoj je pezoperdo, sed en la longdaŭra perspektivo elmontris rekte ilian ligon kun tropezo kaj obezeco, hipertensio, diabeto kaj malsanoj de la korangia sistemo. La aŭtoro de la ekzamenadoj dr-o Ryan Zarychanski atentigas, ke kvankam milionoj da personoj aplikas sukcersubstituaĵojn nur malmultaj partoprenis klinikajn ekzamenadoj pri ilia influo je sano. Nun la kanadaj sciencistoj komencis ekzamenadon de gravedaj virinoj pri la influo de konsumaj sukcersubstituaĵoj je metabolo, pezo kaj intestaj mikroorganismoj de novnaskitoj.
El la elsendo 12.09.2017. Legas Milada – 1’51”
sc_msz_Sukersubstituajoj_malrekomendindaj_01’51”.mp3; filename-=UTF-8”sc_msz_Sukersubstituajoj malrekomendindaj_0151