Monda Sanorganizo (WHO) baldaŭ aktualigos sian liston de malsanoj kaj sanproblemoj. En la 2018 aperos sur ĝi i.a. dependiĝo de komputilaj ludoj. La organizo rekonis ĝin kiel formon de psika dependiĝo, simile kiel tio estas kaze de hazardludoj. La aktualigita listo estos prezentita en majo. En la enkonduka, ankoraŭ ne oficiala dokumento oni klarigas, ke la komputila ludo povas esti kvalifikita kiel psika perturbo, se homo perdas super ĝi kontrolon kaj okupiĝas pri ĝi en maniero obseda. Tio signifas, ke temas pri fenomeno firma, revenanta, negative influanta tion, kiel koncerna persono funkcias en la familio, socio, kiel tio speguliĝas en la kleriĝado, laboro kaj aliaj vivaspektoj de la koncernato. La ludo en la vivo fariĝas afero prioritata, ĉiam pli ofte ripetiĝanta malgraŭ negativaj sekvoj. Ĝi estas diagnozebla kiel psika perturbo, se ĉi-speca konduto daŭras almenaŭ 12 monatojn. La diskuto pri tio, kiel trakti obsedan okupiĝadon pri komputilaj ludoj daŭras delonge kvankam esploristoj kaj psikologoj ne samopinias disputante pri tio, kiuj premisoj atestas, ke la komputila ludo de ŝatokupo transformiĝas en dependiĝon kaj kiel tion mezuri. La Internacia Klasiifiko de Malsanoj de la Monda Sanorganizo estas listo utiligata de kuracistoj kaj esploristoj. La unuaj uzas ĝin en diagnozado, la ceterej por difini kategoriojn de sanstatoj kaj por la statistikaj celoj.
El la elsendo 23.01.2018. Legas Przemek – 1’45”
sc_pw_Komputilaj_ludoj_kiel_dependigo_01’45”.mp3; filename_=UTF-8”sc_pw_Komputilaj ludoj kiel dependigo_0145