La prilaborita en la Varsovia Politekniko algoritmo Comixify vekis interesiĝon en la tuta mondo. Ĝi servas por transformi videaĵon en bildstrion. Dum unu monato la paĝo de Comixify estis vizitita pli ol 180 mil fojojn kaj oni generis el ĝi pli ol 22 mil bildstriojn. Comixify aŭtomate elektas la plej interesajn kaj plej gravajn filmkadrojn el ricevita filmo kaj sekve kunaranĝas ilin kaj grafike alifaras. La algoritmo kreiĝis baze de interesiĝoj de studentoj pri bildstrioj kaj transfero de stilo helpe de maŝina lernado kaj la ĝistiamaj publikaĵoj i.a. prognozantaj popularecon de enhavoj en la Interreto. Sur la paĝo de Comixify eblas rigardi bildstriojn el fragmentoj de tiaj filmoj kiel i.a. “Pulp fiction”, “Stelaj militoj: La 1-a parto – Morna fantomo”. Instrumentojn prilaboritajn de studentoj el la Varsovia Politekniko eblas senpage testi. Nun ili intencas perfektigi sian projekton vastigante ĝin je novaj funkcioj, kiel i.a. rekonado de voĉo aŭ generado de tiel nomataj fumetoj kun tekstoj por unuopaj bildoj.
El la elsendo 05.02.2019. Legas Tomek – 1’18”