Polaj kuracistoj kaj sciencistoj el Poznano (la okcidenta Pollando) prilaboris la unuan en la mondo inteligentan steteskopon por kontroli la spirsistemon. Ĝi estas nun testata en 20 centroj fare de kuracistoj el 10 landoj i.a. Britio, Svedio, Greklando, Meksiko, Italio, Portugalio, Germanio kaj Hinda Unio. La inteligenta steteskopo estas destinita por la persona uzo de pacientoj. Dank’ al apliko de la artefarita inteligenteco ĝi mem faras la enkondukan sanpritakson, eĉ se la definitivan sanrekonon povas fari poste kuracisto. Du similaj steteskopoj en Usono registras sole sonojn ene de la taroko, sed por fari diagnozon estas necesa kuracista interveno. La pola steteskopo estas malgranddimensia instrumento tenebla enmane. Same kiel la tradicia steteskopo ĝi servas por pritaksi la funkciadon de la spirsistemo de infanoj kaj plenkreskuloj, sed ĝi mem registras, identigas kaj klasifikas la registritajn sonojn. Aplikaĵo de plurfunkcia telefono sufloras, en kiu korpoloko dum la ekzamenado oni metu la steteskopon kaj poste elmontras ankaŭ ĉiajn maltrankviligajn simptomojn, kiel tusadon aŭ kataron. La pola steteskopo kapablas rekoni 12 mil sonojn kaj daŭre „lernas”. En 8 pocentoj ĝiaj diagnozoj estas pli trafaj ol tiuj de kuracistoj. Oni opinias, ke ĝi povos senŝarĝi la publikan sanservon. Kiel asertite eĉ 80 procentoj de kuracistaj vizitoj estas nenecesaj, ĉar multaj pacientoj venas kun negravaj sanproblemoj. Ĝi aperos sur la merkato en 2020 kaj komence estos ofertata de la privata sanservo kadre de medicinservaj abonoj.
El la elsendo 12.02.2019. Legas Tomek – 1’58”
sc_tm_Pola inteligenta steteskopo_01’58”