La 14-an de aprilo nunjare la unuan fojon estis solenita la nova nacia festo, la Festo de la Bapto de Pollando. Ĝi memorindigas la gravecon de la rilata decido de Mieszko la 1-a, nun agnoskita kiel la komenco de la Pola Ŝtato. Tamen dum lia regado kristanismo estis unuavice religio de elitoj. La kapelo ĉe la palaco de la reganto ĉe Ostrów Tumski (Poznano) estis destinita por la plej proksima medio de la princo. La sanktejo dediĉita al la popolo, la poznana baziliko estis ankoraŭ konstruata. La decidon pri pliaj preĝejoj en i.a. Poznano, Gniezno, Giecz, Krakovo, Vroclavo kaj Kołobrzeg alprenis lia filo, reĝo Bolesław Chrobry. La reĝo zorgis ankaŭ pri kompetentaj sacerdotoj, venigante monakojn el la regiono de la itala Raveno. Pri la reto da paroĥaj preĝejoj eblas paroli nur ekde la 13-a jarcento. Por arĥeologoj la adiaŭon de paganeco pruvas ŝanĝoj en la sepultorito. Sur la teritorioj subalternaj al Mieszko la 1-a tradicie oni bruligadis la korpojn de la mortintoj – por ke ili ne bremsu liberiĝon de la animo. La kristanismo aliflanke ordonas konservi la korpon ĝis la rezurekto. La ŝanĝo de ĉi tiuj kutimoj ne okazis tre rapide. Nur en la 11-a jarcento oni notas grandskalan ŝanĝon de la sepulta rito, sed ankoraŭ en la 14-a jarcento estis retrovataj tomboj paganaj. Aliflanke ekde la komenco de kristanismo sur la polaj teritorioj la plej grava festo estis la Pasko, la plej grava festo en la Katolika Eklezio.
El la elsendo 30.04.2019. Legas Tomek – 1’45”
sc_tm_Arkeologoj pri la komenco de kristanismo en Pollando_01’45”