Instituto pri la Germana Mastrumado reference al la donitaĵoj de la Federacia Laboragentejo komparis la situacion de germanoj kaj enmigrantoj sur la germana labormerkato. La statistikaj donitaĵoj ne konsideris personojn laborantajn laŭ minimuma laborhoraro, oficistojn kaj entreprenistojn. Estis konsideritaj sole eksterlandanoj havantaj la laborpermeson. Evidentiĝas, ke senlaboreco duoble pli minacas al eksterlandanoj ol al germanoj. Senlaboreco trafas plej ofte enmigrintojn el la arabaj landoj, kiel Libano, Irako, Afganlando kaj Irano. La plej multaj senlaboruloj estas en la germana turkdevena medio, kiu egalas al 460 mil personoj. En ĝi estas registritaj 140 mil senlaboruloj. Inter senlaboruloj preskaŭ ne troviĝas enmigrantoj el tiaj industriigitaj landoj, kiel Usono, Britio, Francio kaj aziaj landoj. Se temas pri laborantoj el novdemokrataj landoj inter poloj la senlaboreco estas minimume pli alta ol inter germanoj. Bonege retrovas sin en Germanio rumanoj, inter kiuj senlaboreco estas malpli alta ol inter germanoj.
El la elsendo 08.10.2013. Legas Zbyszek
Senlaboreco en Germanio kaj inter la tieaj enmigrintoj