En la tombejo de la Varsoviaj Insurgentoj en la kvartalo Wola kreiĝos La Muro de Memoro. Nun en la Muzeo de la Varsovia Insurekcio 1944 komencis funkcii centro kolektanta informojn pri pereintoj, mortintoj aŭ perdiĝintoj dum la tempo de la Insurekcio. Ĉiuj informoj estas kolektataj pere de speciala enketo konsultebla rete. La enketo paperforme estas disdonata ankaŭ de volontuloj kvestantaj – dum la nuna periodo de la Festo de la Mortintoj en ĉiuj Varsoviaj tombejoj – por la renovigo de la insurgentaj tomboj. Ĉiuj informoj estos kontrolataj de specialistoj de la muzeo kaj definitivan decidon pri la loko de unuopaj nomoj sur la Muro de la Memoro alprenos Memorkonsilio pri Bataloj kaj Martireco. La Muro troviĝos en la Tombejo de la Varsovia Insurekcio 1944, en kiu eterne ripozas jam pli ol 104 mil personoj – civiluloj kaj soldatoj. Eĉ 80 mil tio estas la korporestaĵoj de la civila loĝantaro de la pola ĉefurbo: virinoj, infanoj, grizaĝuloj senkompate pafmortigataj de hitleranoj.
Ekde 2011 daŭras la renovigo de la Tombejo de la insurgentoj de la Varsovia Insurekcio 1944, nome la sabloŝtonaj tombotabuloj estas anstataŭigataj per granitaj. La tuta renoviga laboro finiĝos antaŭ la 70-a datreveno de la eksplodo de la Varsovia Insurekcio, tie estas la 1-a de aŭgusto 2014. Renovigita estos ankaŭ la ĉirkaŭaĵo de la monumento Pereintoj Nevenkitaj troviĝanta sur la terŝutaĵo kun la restaĵoj de preskaŭ 50 mil varsovianoj, kiuj pereis dum la Insurekcio 1944.
El la elsendo 01.11.2013. Legas Milada
Muro de Memoro omagxe al insurgentoj de la jaro 1944