Proksimiĝas la 95-a datreveno de la reakiro de sendependeco fare de Pollando post la 123-jara dispartigo inter la najbaraj ŝtatpotencoj. La datrevenon omaĝos du grandaj marŝoj. La tiel nomata prezidenta „Kune por la Sendependa” kaj la alia „Marŝo de Sendependeco” organizita de naciaj medioj. La prezidenta marŝo okazanta la duan fojon celas esti gaja historia spektaklo. Laŭvoje la prezidento metos florojn ĉe monumentoj de meritiĝintaj poloj. Ĉe la lasta Bronisław Komorowski prezentos porokazan paroladon. Dum la marŝo estos aparte honorita memoro de la insurgentoj de la Januara Insurekcio lige kun ĝia 150-a datreveno pasanta nunjare. La alia, Marŝo de Sendependeco kunorganizita de TutPollanda Junularo kaj Nacia-Radikala Tendaro okazos la 4-an fojon. Florojn oni metos ĉe la monumentoj de Józef Piłsudzki kaj Roman Dmowski. La komuna tramarŝo celas emfazi komunan volon de batalo por forta kaj granda Pollando.
El la elsendo 08.11.2013. Legas Milada
La Pola Nacia Festo la 11-an de novembro