La unua granda „orfebro” en la ĉirkaŭaĵoj de Złotoryja [zŭotoria], kies nomo indikas la orakiradon (or-fosa) okazis lime de la 11-a kaj 12-a jarcentoj. La tereno en la valo de la rivero Kaczawa [kaĉava] apartenis al la plej riĉaj en Eŭropo orportaj gruztavoloj. Jare oni akiradis tie ĝis 50 kilogramoj de la pura oro. La urborajtojn al la setlejo en 1211 donis princo Henriko la 1-a Barbulo en la kastelo de la najbara Rokitnica kaj tiel Złotoryja estas la plej malnova pola urbo. La tiea orakirado finiĝis post la napoleonaj militoj. Pli postaj provoj reaktivigi la orakiradon evidentiĝis sensukcesaj pro la elĉerpiĝo de la orprovizoj. Tamen oni taksas, ke en la daŭro de la jarcentoj en la regiono de Złotoryja oni akiris entute ĉirkaŭ 5 tunojn da ora erco.
Nun la orminejo „Aurelia” estas atrakcia loko por ĉiuj amantoj de subterejoj kaj minejaj ŝaktoj vizitantaj la sud-okcidentan Pollandon. La ŝakto – kiu nun nomiĝas la orminejo „Aurelia” estis pioĉita ĉirkaŭ la 1660-a jaro en dura diabaza vulkandevena roko sub la monto de Sankta Nikolao en la regiono de jarcentoj konata pro la orportaj tavoloj. Tiun nomon verdire oni donis al ĝi nur en la 90-aj jaroj. Ĝi referencas al la latina „aurum”, kiu signifas oron kaj al unu el la unuaj 13-jarcentaj latinaj nomoj de la urbo: Mons Aurum.
La rivero Kaczawa fluanta tra montoj kaj altaĵoj ellavis oron el la rokoj kaj la erco sedimentiĝis sur orporta sablo.
Kun la minejo estas ligitaj kelkaj legendoj. Unu rakontas pri avida monako, prenanta de ministroj dekonaĵon por la ekleziaj bezonoj. En mallonga tempo li fariĝis ĉiam pli oravida kaj postulis ĉiam pli grandan dekonaĵon. Iun fojon indignitaj kaj koleregaj ministoj enkondukis lin en la minejan labirinton kaj mortigis. En mortomomento la monako malbenis ĉiujn orminejojn kaj lia malbeno kaŭzis, ke la tuta oro malaperis, kaj ĝia efikado ĉesos, kiam en la ruino de la kastelo en la loko Wilcza Góra [vilĉa gura), Lupa Monto oni trovos ortrezoron. Dume ekde tiam la monako veante erarvagas tra la minejaj koridoroj. Laŭ alia rakonto iu bonŝanculo trovis tie veran orvejnon, sed li tute ne intencis dividi ĝin kun kamaradoj. Li decidis kaŝveni en la minejon kaj forporti oron por preparoj al la unua komunio de sia filino. Sed kiam kun poŝoj plenaj de oro li klopodis foriri li perdis la vojon kaj restis en la minejo por eterne. Lia filino dum la ceremonio ploregis senespere pro la manko de la patro. Ekde tiam onidire en Złotoryja en la tago de la 1-a komunio el la minejprofundo aŭdiĝas ploroj de la perdiĝinta patro.
La preĝejo de sankta Nikolao troviĝanta ĉepinte de la samnoma altaĵo super la minejo estas ĉirkaŭita de tombejo, do rondiris la onidiro, ke en Złotoryja la mortintojn oni sepultas en oro. Laŭ aliaj onidiroj la minejo havis ligon kun la subterejoj de la preĝejo, sed neniam oni ĝin retrovis. Entute la minejon vualas la mistero. Ĝi ne troviĝas sur la malnovaj germanaj mapoj. Ne estas eksludite, ke en 1945 parton de koridoroj germanoj eksplodigis, kion pruvas elementoj de germanaj armiloj. En 1997 oni malkovris tie grandan 28 metran vertikalan ŝakton intence superŝutitan per rokoj, laŭ la nomo de la malkovrinto nun nomata la ŝakto de Karlo. Denove onidire ĝi estis utiligata de proksima fabriko, en kiu dum la 2-a mondmilito la firmao Opta produktis radiajn aranĝaĵojn i.a. por la germana aviado.
Krom la orminejo „Aurelia” disponigita al. turistoj en Złotoryja jam en la 1973-a jaro la alia vizitinda loko en la urbo ligita kun oro esta Muzeo de Oro. En la historia konstruaĵo el la mezo de la 17-a jarcento oni proksimigas la urbohistorion kaj ĝiajn ligojn kun la orakirado, la geologion de la regiono. Eblas rigardi tie ankaŭ diversajn formojn de la ora kaj orsimilaj mineraloj, instrumentojn de orserĉantoj kaj kolekton de mineraloj kaj rokoj de avanaj kolektantoj el la Malsupra Silezio.
En la blazono de Złotoryja troviĝas la figuroj de la geprinca paro Henriko la 1-a Barbulo kaj lia edzino sankta Jadwiga, kiuj havis sian kastelon en la menciita komence Rokitinica kaj tie Złotoryja ricevis la urborajtojn. La vilaĝo meritas la ekskursan promenon tien por rigardi fragmenton de la kastelruino el la 13-a jarcento, kiu apartenas al la plej malnovaj masonitaj konstruaĵoj en Pollando. Krom la rezidejaj funkcioj ĝi protektis la ĉirkaŭajn orminejojn, ĉar la orakirado riĉigadis la princan kason. En la 14-a jarcento ĝia rolo malkreskis kaj la kastelo fariĝis la sidejo de princaj oficistoj, sekve doganejo por komercistoj moviĝantaj inter la lokoj Legnica kaj Lwówek Sląski [lvuvek slonski]. En la 15-a jarcento la kastelo fariĝis post la Hus-militoj sidejo de rabistaj kavaliroj. Konkeris ĝin en 1451 Wrocław- [vrocŭav] kaj Świdnica [svidnica]-burĝoj kaj detruis. Neniam ĝi estis rekonstruita.
El la elsendo 06.02.2015. Legas Tomek