Jakub Świnka – apud princo Henryk Brodaty, la Barbohava – estis la plej elstara politikisto de Pollando en la 13-a jarcento. Per ĉiuj siaj agadoj li grave kontribuis al altigo de la pola nacia konscio. Ŝlosila momento en lia biografio estis la 1283 jaro, kiam li estis investita kiel arki­episkopo de Gniezno (la unua ĉefurbo de Pollando kaj la unua eklezia metropolo de lando). Ne estas konata la detala trapaso de lia sacerdota kariero, sed estas certe ke Jakub Świnka akiris bonegan edukon, ĉ. 1280 li estis kantoro de la kapitulo de Gniezno. Historiistoj ne ekskludas, ke pli frue en la 70-aj jaroj de la 13-a jarcento li plenumis gravajn funkciojn en la kortegoj de princoj Bolesław Pobożny (Boleslao la Pia) kaj Bolesław Wstydliwy (Boleslao la Hontema).

La elekto de Jakub Świnka la arkiepiskopo de Gniezno ligiĝas sendube kun fido kaj protekto, kiun li ĝuis ĉe la provinca princo Przemysław kaj de siaj elektintoj – altrangaj sacerdotoj. Kiel la metri­opoliestro de Gniezno, la superulo de la Eklezio sur la polaj teritorioj arkiepiskopo Świnka klopodis firmigi ĝiajn strukturojn. Li meritiĝis  pro sia defenda poltiko favore al la pola Eklezio kaj la pola lingvo kontraŭ la germanigo.

Jam du jarojn post la arkiepiskopa investo  dum sinodo en la loko Łęczyca Jakub Świnka ordonis, ke ĉiuj homilioj kaj la plej gravaj preĝoj, kiel Kredo, Patro Nia, Ave Maria okazu en la pola lingvo. La liturgio ja estas en latino. Krome laŭ lia rekomendo dum unu dimanĉo monate la pastroj estis klarigantaj al la kredantoj pri kio temas en la plej gravaj preĝoj kaj evangelioj. Li malpermesis, ke rektorajn aŭ instruistajn funkciojn plenumu personoj ne konantaj la polan lingvon. Samjare, tio estas en  1285 li adresis leteron al la kardinaloj, per kiu li alvokis la Apostolan Ĉefurbon defendi Pollandon kontraŭ la germana influtrudiĝemo. Li mem aktive gvidis la porpolan politikon konsekrante polajn episkopojn, firmigante la kulton de polaj sanktuloj, i.a. la kulton de sankta Wojciech (Adalberto). Vivigante la kulton de la unua patrono de Pollando li ligis al la originoj de la metropolo de Gniezno kaj de la Pola Reĝolando. Tiucele fine de la 13-a jarcento laŭ lia decido ĉiuj preĝejoj de la provinco devis disponi pri la skribita historio de la sanktulo, devis uzi ĝin kaj kanti. Du fojojn en la jaro en la morto­datreveno de la sanktulo kaj en datreveno de lia kanonizo en la polaj preĝejoj oni legis biografion de sankta Wojciech kaj historion de liaj mirakloj. Tio celis firmigi i.a. la memoron de la sanktulo ligita kun la katedralo en Gniezno kaj elstarigi la rolon de Wielkopolska-provinco, kiel la unuiga centro de la lando.

En la mezepoko altrangaj ekleziaj kierkiuloj okupiĝis ne sole pri la aferoj de la Eklezio, sed ankaŭ signifa­grade engaĝiĝadis en la aktualan politikon. Arkiepiskopo Świnka ne estis escepto klopodante altigi la prestiĝon de la ŝtato. Li estis pledanto por la unuigo de Pollando post ĝia provinca diserigo sekve de la hereda decido de princo Bolesław Krzywousty (Boleslao la Kurbobuŝa) (1138).  Li enteprenis do klopodojn pri krono de princo Przemysław kiel la reĝo de Pollando. Tio okazis la 26-an de junio 1295 en la katedralo de Gniezno post la 219-a senreĝa periodo, kiam diversaj polaj provincoj estis regataj de princoj. Tiel Jakub Świnka efektivigis la revon renaskigi la Polan Reĝolandon sub la sceptro de Piast-dinastio. Bedaŭrinde la reĝo jam la sekvan jaron murdita sekve de komploto de brandenburganoj. Sekvis epizoda momento, kiam dum 6 jaroj la pola krono falis en la manojn de ĉeĥo Vaclavo la 2-a,  sed la ĉeĥa dominado finiĝis en 1306. En la sekvaj jaroj unuopajn polajn provincojn unuigis princo Władysław Łokietek (Vladislavo la Kubuta), kiu estis unu el la kunlaborantoj de la arkiepiskopo. Li estis kronita kiel la pola reĝo nur en 1320.  Tiun momenton ne ĝisvivis la arkiepiskopo Jakub Świnka mortinta komence de 1314 kaj eterne ripozanta  en la preĝejo de sankta Jerzy (Georgo) en Gniezno.

Ĉiuj biografoj de arkiepiskopo Jakub Świnka reliefigas inter liaj  gvid­idealoj la difinon „pola ideo”, la ideo de Pollando kiel la nacio kaj kiel la ŝtato, same en la eklezia strukturo,  kiel en la unuiĝinta Pola Reĝolando.

 El la elsendo 05.06.2015. Legas Barbara