En plimulto esperanistoj konas propran E-gazeton, kelkajn internaciajn titolojn – sed ĝenerale la enhavo de multaj aliaj restas por ili nekonata – eĉ se leginda. Eĉ ne plena semajno dividas nin disde la nunjara Tago de la Gepatra Lingvo. Ĝi koncernas la tutan mondon, sed multajn diskutojn ĝi povas sproni en la uniaj landoj kaj ĝi kaptas precipan atenton de la eŭropaj esperantistoj. Ne mirige do, ke en la 1-a numero de „Esperantolehti” el Finnlando – ĵus veninta en mian leterkeston – la prezidanto de la finnaj esperantistoj, Tuomo Grundsträm tiun temon levas. Ne per bombastaj alvokoj aŭ rezonadoj, sed analizante la deklarojn de la Eŭropa Unio pri lingva diverseco, lingvoj kaj multlingveco per konsulto de la finnalingvaj paĝoj al tiu temo dediĉitaj. La rezultoj de la esplorado estas deprimaj kaj similajn eblas tiri baze de pluraj aliaj nacilingvaj paĝoj de la Unio. Plimulto de la informoj estas konsultebla nur anglalingve eĉ se kelkloke eblas ekscii, ke la teksto krom la angla estas legebla en la germana kaj franca, kiujn tamen oni vane serĉus. Ĉi rilate precipe reliefigenda estas lia aludo al tre aktualaj datoj ligitaj kun la utiligo de la nova programo Erasmus+ kun la buĝeto de 14 miliardoj da eŭroj. La limdato por prezenti siajn projektojn estas la 17-a de marto. Sed la pago studi eksterlande, kiu al la projekto rilatas estas dume nur en la angla – en aliaj 27 aliaj uniaj lingvoj ĝi aperos en aprilo – do postdate. La prezidanto de EAF tiukuntekste memorigas pri la proksimiĝantaj majaj parlamentaj balotoj en la Unio kaj komenĉiĝinta/anta batalo de la parlamentokandidatoj en ĉiuj uniaj landoj. Tuomo Grundsträm deklaras, ke „certe EAF kiel asocio prezentos siajn lingvopolitikajn demanojn al la kampanjantoj”. Kaj alvokas, ke „kuraĝe faru tion ĉiuj ni, kiujn justa lingvopolitiko interesas”. La nuna praktiko donas grandegan avantaĝon al la anglalingvaj denaskuloj kaj prave Eŭropa Esperanto-Unio atentigis la Eŭropan Parlamenton, ke ĝi estas grava ofendo de propra politiko de EU. La buĝeta sumo de 14 miliardoj devenas el la pagoj de ĉiulingvaj parolantoj de la Unio, do „egala devo baki donu la egalan rajton al pano”. Min tamen tiklas la konkreta konkludo de EAF-prezidanto prezenti lingvopolitikajn demandojn al la uniaj parlamento-kandidatoj. Ne por diri, ke Esperanto solvas ĉiajn lingvajn problemojn, sed por emfazi, ke E-parolanta balotanto havas plenan konscion pri la sekvo de manko de lingva diverseco en tia organismo, kiel la Eŭropa Unio. Eble estus prave, se EEU – kiu ne estas politike neŭtrala organizo – pli insiste alvoku ĉi rilate esperantistojn el la eŭropuniaj landoj.
Tiu al avoko en „Esperantolehti” estas dulingva – prave. Tekstoj dulingvaj estas pli multaj rilatante al la organizaj aferoj de la finnaj esperantistoj kiel i.a. marta semajnfino de JEFO, februara jarkunveno en E-societo de Turku, martaj Vintraj Tagoj, somera E-kurso en Orivesi. La periodaĵo de finnaj esperantitoj omaĝas ankaŭ siajn membrojn, kiel Raimo Tanskanen profesia muzikisto – por kiu la brajla alfabeto grave signifis en lia laboro, studoj kaj hobio – kaj kiu en januaro fariĝis „brajlouzanto de la jaro”. La distingo okazis dum aranĝo de svedlingva blindulorganizajo FSS por levi la konon de la brajla skribo nuntempe. Evidentiĝas, ke ĝi ne estas flankenmetita, ke brajlo aplikiĝas ankaŭ al poŝtelefonoj, ke brajle eblas skribi kaj sendi mesaĝojn. Dum la menciita aranĝo kantis Aatu Moilanen, sed lia 80-jariĝo fariĝis la okazo omaĝfelietoneti pri li aliloke. Hobia kantisto doktoriĝis pri evoluo kaj edukaj celoj de blindullernejoj en la periodo 1865-1939. Interese estas ekscii lian opinion pri malavantaĝoj de manko de gimnastiko kaj sporto ĉe vidhandikapita junularo – kiu negative influas la kapablon moviĝi sola, moviĝi sendepende.
Hilkka Galle kaj Jukka Nikoskelainen ricevis la omaĝan atenton, bedaŭrinde postmorte. Por ni speciale kortuŝe estis legi la omaĝajn vortojn dediĉitajn al Jukka – nia aŭskultanto – de la prezidanto de la E-societo en Turku Tiina Oittinen kun kelkaj rememoroj de liaj amikoj. Ni aparte notas la votojn de la asociprezidanto „Li lasis al ni luman memoron, kiu admonas nin daŭre fosi nian sulkon”. Raporto pri la lasta IF en Germnio, pri afrikaj vizitantoj, informoj pri kelkaj finnaj kulturhomoj kompletigas la unuan numeron nunjaran de „Esperantolehti”.
Rektajn rilatojn al Esperanto havis i.a. Gustav John Ramsted – esperantisto, lingvisto kaj diplomato. Pri li dum la 100-a Japana E-Kongreso prelegis Osmo Buller. Kun la unua parto de tiu prelego ni konatiĝas dank’ al la januara numero de „La Revuo Orienta” – la organo de Japana E-Instituto. La jubilea kongreso de japanaj esperantitoj eĥas ankaŭ en la novjara salutmesaĝo de JEI-prezidanto Suzuki Keiichiro. El la kongresa trapaso li tiras kelkejn evolupunktojn por la asocia laboro, kiel intimigon de kunlaboro kun aziaj esperantistoj, subtenon de junulara agado, daŭrigon de la informa laboro por neesperantistoj, antaŭeniron sur la kultura kampo. La kongreso kun ĝia bunta programo speguliĝas en la kunveninta kun la 1-a numero de „La revuo Orienta” dika kajero de „Raportoj de la 100-a Japana E-Kongreso”. Unualoke pri la jubilea kongreso raportis ankaŭ la 81-a numero de „Esperanto en Azio”, la bulteno de UEA-Komisiono pri la Azia E-Movado. El la 1-a nunjara numero de la revuo de la japana E-organizo mi ankoraŭ ŝatus mencii la raporton de Etsuo Miyoshi pri la jam 3-a Monda Pupekspozicio en Higashi-kagawa, okazinta dum la pasintjara aŭtuno, kiun aŭspiciis kaj la pola kultuministerio kaj la pola ambasado en Japsnio kaj tri unuopaj regionoj de Pollando. Temas sendube pri gratulinda, konkreta ekzemplo de kultura esperantista agado cele al neesperantista publiko.
Nur antaŭnelonge mi konfirmis la ricevon de la 199-a numero de Bulteno de E-ista Klubo en Prago, la lasta redaktita de Jiři Patera. Ankaŭ ĉi tiu numero enhavas plurajn liajn tradukaĵojn i.a. el korespondaĵoj de Jiři Karen el Germanio el la milita tempo, tradukon literaturan el Jaroslav Hašek kaj el katalogo pri bildoekspozicio de Veroslav Berger. La numero enhavas ankaŭ kelkajn omaĝajn notojn pri ĉehaj esperantistoj kun biografiaj detaloj kaj listo de iliaj verkoj. Tiuj pri Jarolav Mařik kaj Ŝtefo Urban ligigas kun iliaj 100aj naskiĝdatrevnoj. Por ni estas interese trovi aludojn al ilia laboro en la E-elsendoj. Similan ni cetere trovas ankaŭ en la noto pri ĉeha aktoro kaj esperantisto Karel Höger, kies urno kun postmortaj cindroj ektroviĝis en la Praga Pantenono Slavin. Legante ĉiujn ĉi omaĝojn kaj rememorojn en periodaĵoj de diversaj E-organizoj el diversaj landoj oni ricevas buntan bildon de esperantistaro tra la mondo, en kiu unuopaj personoj aperas ne sole kiel E-parolantoj, sed kiel personoj, kiuj ofte ludis gravan rolon en siaj naciaj medioj. Ekde la nuna jaro la Praga „Bulteno” havas alian redaktoron Tomáš Bricháček, iom alian aspekton, kaj unuavice ekde nun aperas ankaŭ elektronike. La malnova redaktoro aktive kontribuis al ĝi i.a. per ampleksa historio de la „Bulteno”.
El la elsendo 25.02.2014. Legas Barbara