Antaŭ kvin jaroj la 1-an de februaro 2012 en sia krakova hejmo mortis havante 89 jarojn la plej lasta pola Nobel-premiito pri literaturo, Wisława Szymborska. 6 jarojn pli frue ŝi ricevis la prestiĝan Nobel-premion pro „poezio, kiu kun ironia precizeco ebligas al la historia kaj biologia kunteksto reliefiĝi en fragmentoj de la homa realo”, oni legas en la pravigo. En sia prelego prezentita dum la enmaniga solenaĵo ŝi i.a. diris: „La hodiaŭa poeto estas skeptita kaj suspektema eĉ – kaj eble unuavice – rilate sin mem. Malvolonte tiu deklaras publike, ke estas poeto – kvazaŭ iom hontus pro tio. Sed en nia brua epoko estas multe pli facile deklari proprajn malvirtojn, se nur ili prezentiĝas efekte, kaj multe malpli facile virtojn, ĉar ili estas pli profunde kaŝitaj kaj kiujn oni mem neĝisfine kredas… En diversaj enketoj aŭ interparoloj kun hazarde renkontitaj homoj, kiam poeto jam nepre devas difini sian okupon, tiu sciigas ĝenerale „literaturisto” aŭ menciis la krome praktikatan laboron.” Tiuj ĉi vortoj tre trafe prezentas Vislava-n Szymborska mem. Szymborska ne ŝatis interparolojn pri literaturo aŭ pri la sekretoj de la poezia stablo premisante, ke aŭtoro devus esprimis sin ekskluzive per siaj verkoj. La plej proksima al ŝi medio konsideris ŝin kiel modestan personon, kiu aprecas trankvilon. Ŝi ne toleris demandojn intervenantajn en kies ajn privatecon, kaj ankaŭ mem ne konsideris ĝuste paroli pri si mem. „Mi pri la aferoj personaj paroli ne volas, sed ankaŭ mi ne ŝatis, ke aliaj parolu” – ŝi konfesis al la aŭtorinoj de libro al ŝi dediĉita Anna Bikont kaj Joanna Szczęsna. Szymborska malbone toleris ĉiajn pufdemonstrojn aŭ solenadojn, do situacio, en kiu post la anonco iĝi Nobel-premiitino ŝi devis doni multajn intervjuojn estis por ŝi iom traŭma travivaĵo, kiun ŝiaj amikoj difinis kiel „stokholman tragedion”. Wisława Szymborska naskiĝis la 2-an de julio 1923 en la loko Bnin apud Kórnik en la okcidenta Pollando kiel filino de Wincenty Szymborski, administranto de la bienoj de grafo Władysław Zamoyski, kaj Anna Maria, familie Rottermund. Komence de ŝia naskiĝjaro la gepatroj translokiĝis tien el Zakopane (la suda Pollando) kun la celo ordigi la financajn aferojn de la tieaj havaĵoj de grafo Zamoyski. Post lia morto en 1924 la familio translokiĝis al Torun kaj ekde 1929 ili loĝis jam en Krakovo kaj kun Krakovo Szymborska ligis sian tutan vivon. Tie ŝi frekventis gimnazion, subiĝis al la abiturienta ekameno, tie ŝi daŭrigis la lernadon dum la 2-a mondmilito en sekretaj kursoj kaj fine por eviti trudveturigon en la Regnon ŝi fariĝis en 1943 fervojista oficistino. En tiu periodo ŝi komenis verki rakontojn, malpli ofte poeziaĵojn. Kiel poetino Wisława Szymborska debutis en 1945 sur la paĝoj de la periodaĵo „Dziennik Polski” per la versaĵo „Mi serĉas la vorton”. Ekde tiam ŝi partoprenis la literaturistan vivon de Krakovo kaj samjare kun sia debuto ŝi komencis unue filologiajn studojn pri la pola lingvo, sekve pri sociologio. Ŝia geedziĝo en 1948 kun poeto Adam Włodek daŭris nur ses jarojn kaj kvankam finiĝis per divorco ambaŭ konservis amikajn rilatojn. Por Wisława Szymborska tiu ĉi periodo signifis ĉiutagan kontakton kun literaturistaj elstaruloj. 15 jarojn post la divoro ŝi ligis sian vivon kun verkisto Kornel Filipowicz, al. kelkaj niaj auskultantoj konata pro la prezentita en nia programo „Morto en ZOO-ĝardeno”. Post lia morto en 1990 Szymborska verkis poeziaĵon „Kato en malplena loĝejo”. Ŝia unua poezivolumeto „Kial ni vivas” aperis en 1952 en la eldonkooperativo „Czytelnik”. Samjare ŝi fariĝis membro de Asocio de Polaj Literaturistoj. Unu jaron poste ŝi fariĝis estro de poezifako en „Życie Literackie” en kiu ŝi ankaŭ publikigadis siajn felietonojn „Nedevigaj legaĵoj”, kiuj poste aperis libroforme. Ekde 1988 ŝi estis membro de Pen Club, unu jaron pli poste ŝi kunfondis Societon de Polaj Verkistoj. La plej grava riproĉo direktata al Szymborska estas la fakto, ke en la frua periodo de Popola Pollando, en la periodo de stalinismo, ŝi apartenis al la grupo de entuziasmaj popularigantoj de socrealismo, kiuj kiel plej gravan taskon de literaturo konsideris subtenadon de la reganta reĝimo enkondukanta en la pola socio socialistan reĝimon. Ŝi reagis poste je tiu riproĉe per sincera konfeso. „Nu, kion diri, mi estis malbonŝanca iam esti juna persono, facilanima, malbone orientiĝanta pri la aferoj, kiujn mi tuj devintus ĝuste taksi. Kelkiuj tamen rajtas juĝi min pro tio severe, se efektive ili estas konvinkitaj, ke kelkaj versaĵoj tiam skribitaj pli pesas ol ĉio alia, kion mi verkis poste”. La poeziaĵoj de Wisława Szymborska aperis ankaŭ en la E-traduko en la kolekto „Mi inventas la mondon” eldonita de Bialistoka E-Societo en 2015. La poezia verkaro de Wisława Szymborska laŭnombre estas relative modesta konsistanta el ĉ. 350 poeziaĵoj. Ilia enhavo ŝajne simpla estas ege trafa. Antaŭ la ricevita Nobel-premio ŝia kreado ne estis alte taksata, nek tre vaste konata kvankam ŝiaj libroj estis tradukitaj en 42 lingvojn. Multaj el ŝiaj poezipensoj enpenetris la ĉiutage uzatan lingvon, kiel „Nenio du fojojn okaza” au „La vivo – spektaklo sen ĝenerala provo”.
El la elsendo 03.02.2017. Legas Barbara – 8’09”