Denove ni proponas al vi gesinjoroj enrigardon en kelkajn E-gazetojn, kiuj troviĝas sur mia skribotablo. Ni komencu de la aprila numero de „Esperantolehti” (Esperanta Finnlando) kaj la vortoj de la prezidanto de E-Asocio de Finnlando, Tuomo Grundstöm. Tiun tekston mi trovas tre bonvena antaŭ la venontjara UK en la finna Lahti. „Antaŭ jarcento kaj nun” ebligas kompreni iom Finnlandon, ĝian historion, en kiu antaŭ 100 jaroj finiĝis la interna, civila milito. Detaliga referenco al la sekvintaj suferoj en Finnlando superas la kadron de la trarigardo, sed optimismaj tonoj en la enkonduko la prezidanto de EAF bele koincidas kun la starigo de la respubliko antaŭ 99 jaroj, kies aŭtoritatoj trovis Esperanton taŭga instrumento por reklami, propagandi la landon eksterlande. Tio kaŭzis, ke la fondita en 1918 „Esperanta Finnlando” du jarojn poste estis aperigata kiel monata gazeto kun ŝtata subvencio en granda eldonejo Otava. La apogea momento en tiu prospera evoluo estis la 1922, kiam Helsinki gastigis la 14-an Universalan Kongreson, post kiu venis bedaŭrinde diversplatforma regreso. Kiel substrekas Tumo Grundstöm la du laŭvicaj postmilitaj finnaj UK-oj en Helsinki kaj Tampere okazis en pli favoraj kondiĉoj, kaj evidente nia redakcio tutkore pledas, por ke plenumiĝu la deziro, ke „nia 104-a en 2019 okazu en epoko, kiun posta historio povos difini tiu de paco kaj progreso”. La venontjara UK en Lahti emfaziĝis ne sole en la vortoj de EAF-prezidanto. Kiel ni legas jam kadre de la martaj Vintraj Tagoj de la Asocio okazis prepara al la kongreso trejnseminario kun 30-o da aktivuloj. Sed finnaj esperantistoj partoprenas ne sole la landajn eventojn. Bruno Lehtinen amplekse raportas pri sia partopreno en la 9-a TAKE en Havano – kiu kiel evidentiĝis ne estis Tutamerika, ĉar kiel li raportis inter 231 kongresanoj el 20 landoj estis 185 kubaj esperantistoj dum aliajn amerikajn landojn reprezentis nur 7 esperantistoj. Tiu atentigo sendube devas enzorgigi la Amerikan Komisionon de UEA. La sama TAKE-kongreso eĥas amplekse en la nunjara printempa numero de interreta „La Riverego” de Esperanto-Societo Kebekia. La kolorriĉa 25-paĝa periodaĵo eldonita en PDF-formato enhavas kaj la kongresraporton kaj priskribon de la postkongresaj aventuroj de Zdravka Metz. „La Riverego” publikigas ankaŭ la kongresrezolucion. Se „Esperantolehti” kovrilpaĝon ornamas per foto rilata al TAKE, „La Riverego” allogan panoramon de la kongresurbo de la 105-a UK titolis „La plej granda Esperanto-festo: Montrealo-2020 !” La rilata artikolo referencas al la fakto, ke la montreala UK okazos 110 jarojn post kiam vizitis ĝin Zamenhof, sed listigas krome multajn gravajn eventojn, pro kiu la urbo famiĝis kaj klarigas „Kio apartas pri Montrealo” ? Kiel ni legas „Nu, ĉio ! Oni ofte nomas Montrealon la plej eŭropeca urbo en Nordameriko, pro ĝiaj kulturo, arĥitekturo, kutimoj kaj lingvoj. Ĉu vi sciis, ke, post Parizo, Montrealo estas la plej granda urbo en la mondo rilate la nombron da denaskaj parolantoj de la franca ? La franca estas la ĉefa lingvo de la urbo kaj de la provinco, Kebekio – unika fakto en la kontinento ! La angla estas la dua plej parolata lingvo en Montrealo, sed oni ne povos paŝi eĉ kelkajn metrojn urbocentre sen aŭdi almenaŭ dekon da aliaj lingvoj. Montrealo ja bonvenigis homojn de diversaj etnoj, lingvoj kaj religioj, el ĉiuj anguloj de la mondo, kaj riĉiĝis kulture kaj gastronomie dank’ al siaj novaj loĝantoj. Ankaŭ vi povos konatiĝi kun tiu diverseco promenante tra pluraj etnaj kvartaloj de Montrealo kun famaj, tipe montrealaj, eksteraj kurbŝtuparoj kaj ĝardenetoj.” Bela invito, kiun oni jam nun ŝatus meti en la E-komunuman vojaĝplanon. Sed ni revenu al la paperaj periodaĵoj, i.a. al la atinginta nin en aprilo „Norvega Esperantisto”. Mian atenton kaptis paĝo dediĉita al la norvegaj famaj figuroj favoraj al Esperanto, la junulara forumo kun artikoloj pri la lingvafrankao kaj pri konstruitaj lingvoj. Kun plezuro mi konatiĝis kun la tria parto de „Japana mozaiko” de Mario Machlik, en kiu li priskirbas sian viziton en Oomoto-Centro en Tokio. Kun la figuro de la prezidanto de Norvega E-Ligo ni povas konatiĝi pli proksime pere de la aprila numero de „La Revuo Orienta”, ĉar li estas la heroo de la rubriko „Esperanto kaj mi”. Mario Machlik konfesas, ke… „mi devus konstati, ke Esperanto ne nur influis, sed tutsimple gvidis mian vivon, kaj ĝi fariĝis mia ĉiutaga kompanio. Pere de ĝi mi ricevis mian familion, novan hejmlandon, bonegajn amikojn kaj multajn neforgeseblajn travivaĵojn”. Lerninte kiel mezlernejano Esperanton en Pecs li tie poste studis en muzika altlernejo kaj uzis la okazaon por kontakti muzikantajn esperantistojn. Tio estis lia vojo al Noregio kaj E-familio. Profesie la heroo de la rubriko „Esperanto kaj mi” – violonĉelisto ne sole instruas muzikon, sed ankaŭ ludas en granda simfonia orkestro, kun kiu li multe vojaĝas. Kiel konfesas Mario Machlik „Kiam nia orkestro faras turneon en foraj landoj, mi ĉiam klopodas renkonti esperantistojn tie”. Kaj ĝuste tiel estis i.a. en Japanio. En la aprila numero de „La revuo Orienta” kun plezuro mi trovis legindajn beletraĵojn. SIRAKAWA Yuma akiris la 2-an premion en la traduka branĉo de la literatura konkurso de Japana E-Instituto en 2017 pro la rakonto de SUSUKIDA Kiukin „Venas Aŭtuno”; La alia estas ekstrakto el la japana infanliteraturo. Temas pri „La nanoj en domo kun granda zelkovo” de INUI Tomiko en la E-traduko de ITABASHI Micuko. Cetere pri la laste aperintaj libroj eĉ ne japanaj legantoj de JEI-revuo povas informiĝi pere de malgrandaj resumoj. Kaj evidente por mi mem interesa, sed relative granda surprizo estas informo de WARANABE Katsuyoshi, sciiganta ke „Neantaŭe mi publikis la libron titolitan „Rakonto: Historio de Pollando”. En ĉi tiu libro mi skribis ankaŭ pri Zamenhof kaj Esperanto”. Kompreneble temas pri la eldonaĵo japanlingva. Antaŭnelonge ni informis en nia scienca bulteno pri kompleta rekono de la genomo de rozo. Des pli mian atenon kaptis la novaĵo hokita de OKITA Kazumi pri la nova tekniko koncerne genoman manipuladon pere de ŝanĝo de la vicordo de genomo de plantoj. Kiel ni legas oni aplikas ĝin ekde la pasinta jaro en la japana Nacia Instituto por Esploro de Agrikulturo kaj Manĝaĵo por akiri deziratajn proprecojn de rizo. La informanto tamen prave atentigas, ke estas ankoraŭ multaj solvendaj problemoj, kiel sekureco de genetike modifitaj plantoj aŭ ilia influo al la ekologia sistemo. La plej freŝa inter la hodiaŭ traktataj periodaĵoj estas la maja numero de la interreta periodaĵo „Novaĵoj Tamtamas”, Internacia Gazeto de Esperanto Jokohama (Hama-Rondo). Kiel unualoke ni ekscias komence de majo en la urbocentro de la urbo okazis „Foto-Espozicio pri Internaciaj Amikecaj Agadoj”, al kiu esperantistoj kontribuis ne la unuan fojon, sed ĉi-foje dank’ al pli taŭga ekspoziciloko dum semajno vizitis ĝin 492 personoj. Inter ili estis eĉ grupo de polaj turistoj, inkluzive esperantiston. 10 paneloj rilatis al esperantistaj amikiĝoj, 14 rilatis al la vivo de Zamenhof kaj Esperanto. Ĉi-lastajn panelojn en la originalo pretigitajn de la pola ministerio por la eksterlandaj aferoj en la versio E-pola oni adaptis al la versio E-japana. Ankaŭ „Novaĵoj Tamtamas” referencas al la UK-o, sed ĉi-foje la Lisbona. Nome iu el la aprilaj klubaj renkontoj de „Hama-Ronsa Vespero” kun pli ol 20 partoprenontoj estis dediĉita al Portugalio, la lando de la nunjara Universala Kongreso. Akiya Hideo parolis japane kun bildoj en Esperanto pri la portugala historio. Namba Fumiharu, fervojamanto informis pri portugala fervojo, transnacia portugala-franca trajno, la lisbonaj metrooj, tramoj. Miyazaki Hideko gvidis etan kurson pri la portugala lingvo, ĝia alfabeto, personaj pronomoj, ciferoj, salutoj, k.t.p. Fine pri la historio de la portuagala E-movado, en kies historio estis ankaŭ malpermeso de Esperanto, parolis Doi Ĉieko. Sed en la kunsidoj de la jokohama HAMA-Rondo ne mankas ankaŭ literaturo. Meze de junio la kunvenintoj dividos impresojn kaj kritikojn pri sia pasintjara eldonaĵo “Gvidlibro pri Jokohamo kun Eseoj Hamalogiaj”. Ne senkaŭze mi iom detale citas tiujn klubajn programojn, eble ili povos servi inspire en tiuj kluboj, kiuj perdas membrojn pro manko de interesaj renkontoj, monotonaj programeroj. La 4-paĝa „Novaĵoj Tamtamas” ebligas tamen ankaŭ plezuran renkonton kun literaturo. La mallonga rakonto de AKUTAGAŬA Rjunosuke en la traduko de AIDA Yayoi „Sonĝo” koncernas sonĝomisterojn, i.a. la spertatajn en ili kaj kolorojn kaj aromojn. La redaktoroj Sibayama Zyun’iti, Noriko invitis do la legantojn dividi siajn spertojn pri sonĝoj koloraj, aromaj aŭ ne. Eble ni legos pri tio en la sekva numero de „Novaĵoj Tamtamas”.
El la elsendo 26.05.2018. Legas Barbara – 13’87”