140 paskaj palmoj estis anoncitaj al la 45-a konkurso por la plej bela palmo de Kurpie-regiono en la loko Łyse en la centra Pollando. Ĉi-jare nur kelkaj palmoj altis 6-7 metrojn, pro kiuj dum jaroj famis ĉi tiu konkurso. Ĉiujare la Palma Dimanĉo estas tie unu el la plej gravaj elementoj de la religia kaj kultura tradicio. La religiajn solenaĵojn kun procesio kaj palmoj akompanas tiutage festeno, kermeso kaj porokazaj prezentoj. La premiojn oni atribuis en tri kategorioj – individua, kolektivo, lernejana. Dominis palmoj du kaj du kaj duonmetraj. Al la konkurso ĉiujare estas anoncataj ĉiam pli da palmoj, kies arta nivelo daŭre kreskas. La unua konkurso estis organizita en 1969. La Paskaj Palmoj estas kreataj el verdaj elementoj, unuavice pinbranĉetoj aŭ branĉetoj de ruĝa vakcinio plektataj ĉirkaŭ ligna bastono, ornamitaj per majstre faritaj paperaj floroj. Kelkfoje temas pri kelkaj miloj da ili. Oni preparas ilin en la daŭro de la tuta karesma periodo.
El la elsendo 15.04.2014. Legas Tomek
Konkurso por la Paskaj Palmoj en Lipniki