Laŭ Observejo de Socia Integreco en Opole (la sudokcidenta Pollando) almenaŭ 10, 4 mil infanojn en la vojevodio suferas la tiel nomatan eŭrop-orfecon. Ĝi signifas situacion, en kiu almenaŭ unu el la gepatroj forveturis eksterlanden serĉante laboron. En duono de kazoj tio kaŭzas edukproblemojn. La esploroj el la 4-a jarkvarono de 2013 estis komparitaj kun tiuj el la jaro 2008. El ili rezultas, ke la nombro de eŭroporfoj en 2013 kreskis en la regiono je 8 procentoj. Laŭ demografoj ĉ. 100-120 mil personoj el la regiono de Opole entreprenas – en la skalo de unu jaro – laboron eksterlande. En la esploro oni reliefigis, ke kvankam enspezcela migrado avantaĝe influas la financan situacion de la elmigrantoj, ĝi negative influas la familian vivon. La esplorrezultoj estis prilaboritaj baze de pli ol 900 enketoj en la regionaj lernejoj kaj antaŭlernejoj (temis tamen pri respondo de ĉ. duono de la celitaj), en la distriktaj familihelpaj centroj aŭ centroj de la socia helpo, ankaŭ inter poloj el la regiono laborantaj eksterlande kaj liaj kungeedzoj. La edukproblemoj ligiĝis plej ofte kun malpli bonaj lernonotoj de la infanoj, ilia ofta foresto dum lecionoj kaj la deziro troviĝi en la centro de atento.
El la elsendo 23.12.2014. Legas Milada
eu-a orfeco