La Ĝenerala Prokuroro de Pollando konstatis lastĵaŭde, ke la Konstitucia Tribunalo ne rajtas verdikti pri decidoj alprenataj de la Sejmo. Li konstatis samtempe, ke verdiktante pri la sejmaj decidoj la tribunalo superus siajn kompetentojn. La Ĝenerala Prokuroro rezignis pri procedado, kiun postulis deputitoj de Civiana Platformo koncerne elekton – fare de la Sejmo de la nova oficperiodo – de kvin juĝistoj de la Konstitucia Tribunalo. La opozicio uzis la aferojn ligitajn kun la Konsitucia Tribunalo – rilate kiun ĝi alprenis kontraŭkonstutciajn decidojn, kiam ĝi ankoraŭ estis la reganta partio – por vasta amakomunikila atako kontraŭ la novan kabineton. Tiu atako eĥis ankaŭ ekster la limoj de Pollando i.a. elvokante kalumnitonan reagon de la estro de la Eŭropa Parlamento. Okaze de la daŭranta en Bruselo pintrenkonto de la Eŭropa Konsilio la partoprenanta ĝin ĉefministro Beata Szydło renkontiĝis kun Martin Schultz lige kun lia eldiro. Ŝi atentigis, ke en reciprokaj rilatoj ni bezonas honestan komunikadon. La germana politikisto post la renkontiĝo konstatis, ke temis pri perspektivkonstrua interparolo kaj koncernis kunlaboron de la pola registaro kun la Eŭropa Parlamento.
El la elsendo 18.12.2015. Legas Barbara – 1’39”